Feromagneta substanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Feromagneto)

Feromagnetoj estas substancoj, en kiuj je temperaturoj malpli altaj ol difinita krita valoro (t.n. Curie-temperaturo) ekzistas ordigitaj magnetaj momantoj de atomoj kaj jonoj (en nemetalaj kristaloj) aŭ de komunaj elektronoj (en metaloj).

Ecoj[redakti | redakti fonton]


Ordiĝo de domajnoj en feromagneta substanco dum pligrandiĝo de magneta kampo
Ciklo de histerezo; la blua kurbo estas la kurbo de unua magnetigo;
BR estas la restanta indukto,
HC estas la koercitiva kampo,
HS estas la satura kampo.
  • Feromagnetoj emas movi en pli fortan magnetan kampon.
  • Valoro de magneta impresemeco[1]. por feromagnetoj estas pozitiva kaj pli granda ol unu.
  • Je temperaturoj malpli grandaj ol temperaturo de Curie feromagnetoj havas daŭran magnetecon eĉ en manko de magneta kampo (komparu al diamagnetojparamagnetoj).


Ekzemploj de feromagnetoj[redakti | redakti fonton]

El ĉiuj kemiaj elementoj feromagnetaj estas nur fero, kobalto kaj nikelo (3d-metaloj) kaj kelkaj raraj teroj: gadolinio, terbio, disprozio, holmio kaj erbio.

Tabelo 1. Feromagnetaj elementoj

Metaloj Tc (K) Js0 (Gs)
Fe  1043   1735,2 
Co  1403   1445 
 Ni   631   508,8 
Gd  289   1980 
Metaloj Tc (K) Js0 (Gs)
Tb  223   2713 
Dy  87   1991,8 
Ho  20   3054,6 
Er  19,6   1872,6 

Alojoj, kiuj konsistas aŭ enhavas tiujn elementojn ankaŭ ofte estas feromagnetaj[2]. Ankaŭ ekzistas feromagnetaj alojoj de elementoj, kiuj per si mem estas neferomagnetaj. Ekzemplo de tiuj estas alojoj de kromo kaj mangano kun aliaj metaloj (t.n. alojoj de Heusler):

  • Cu2MnAl, Cu2MnIn, Cu2MnSn,
  • Ni2MnAl, Ni2MnIn, Ni2MnSn, Ni2MnSb
  • Co2MnAl, Co2MnSi, Co2MnGa, Co2MnGe
  • Pd2MnAl, Pd2MnIn, Pd2MnSn, Pd2MnSb

Krome, feromagnetajn ecojn havas kelkaj aliaj ekzotikaj alojoj kiel ZrZn2 kaj ZrxM1-xZn2 (kie М estas Ti, Y, Nb aŭ Hf), Au4V, Sc3In kaj kelkaj alojoj de aktinoidoj (ekz. UH3).

Tabelo 2. Feromagnetaj alojoj

Alojo Tc (K) Alojo Tc (K)
Fe3AI 743 TbN 43
Ni3Mn 773 DyN 26
FePd3 705 EuO 77
MnPt3 350 MnB 578
CrPt3 580 ZrZn2 35
ZnCMn3 353 Au4V 42–43
AlCMn3 275 Sc3ln 5–6

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. J.P. Baïlon, J.M. Dorlot (2000). Des matériaux (Materialoj) (france) p. 447-460, Magnetaj proprecoj de materialoj,versio : 3-a eldono.
  2. Georges Couderchon. Molaj magnetaj alojoj (france).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]