Felix Hormuth
Felix Hormuth HORMUTH (naskiĝis en 1975) estas germana astronomo ĉe la Max-Planck Instituto pri astronomio (MPIA)
Dum sia restado en la Observatorio de Calar Alto (Hispanio), li malkovris multenombrajn asteroidojn, inter kiuj unu trojanon de Jupitero kaj du apud-terajn objektojn, kiel la amora asteroido de 15 metroj 2009 DS36 per la teleskopo de 1,23 m. de la MPIA.[1]
Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro de 75 asteroidojn inter 2003 kaj 2009[2] elde la Observatorio de Calar Alto. Krome li malkovris plurajn asteroidojn elde la Observatorio Starkenburg (Heppenheim, Germanio), [3] inter kiuj 18610 Arthurdent dediĉita al la rolulo de "La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio" de Douglas Adams.
Felix Hormuth laboris pri la datumoj ricevitaj per la Infraruĝa Kosma Observatorio, [4] li partoprenis al la kampajno de la interferometro GRAVITY de la Very Large Telescope kaj al la konstruo de optikaj instrumentoj por la Nova Teknologia Teleskopo de la Observatorio La Silla. En 2016 li estis estro de projekto por la kontribuo de la MPIA al la misio Euclid de la Eŭropa Kosma Agentejo, kiu permesos precize mezuri la akcelon de la ekspansio de Universo por studo pri la malluma energio kaj la malluma materio
La asteroido 10660 Felixhormuth[5] estis nomita en lia honoro.
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Apud-tera asteroido malkovrita elde la Observatorio de Calar Alto, el la paĝaro de la Observatorio de Calar Alto[rompita ligilo] (hispane)
- ↑ MPC alfabeta listo de la asteroidaj malkovrintoj(angle)
- ↑ Malkovroj de malgrandaj planedoj elde la Observatorio de Starkenburg ; kredititaj de MPC al Starkenburg. (angle)
- ↑ Katalogo de ISO LWS observoj de asteroidoj de F. Hormuth kaj T. G. Müller, el Astronomy & Astrophysics Vol 497, N° 3, 3-a de Aprilo 2009 (angle)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser : 10660 Felixhormuth (4348 T-1) (angle)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- angle Persona pagxo de Felix Hormuth ĉe la Max-Planck Instituto pri astronomio Arkivigite je 2016-02-16 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Felix Hormuth, vivprotokolo Arkivigite je 2016-01-26 per la retarkivo Wayback Machine
- germane Astronomo de Heidelberg malkovris malgrandan planedon "Martina Gedeck" el Rhein-Neckar-Zeitung, 10-a de aǔgusto 2015