Fenica arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Damo de Ibizo (Nacia Arkeologia Muzeo, Madrido).

Fenica arto estas la nomo uzata de historiistoj por la arto de Fenicio, kaj tiu de la fenicaj metropoloj de la Orienta Mediteraneo kaj tiu de la fenicaj kolonioj. Por la arta produktado de la ĉefa de la fenicaj kolonioj, nome Kartago, oni uzas plej ofte la terminojn kartaga artopunika arto (kvankam la termino punika estas uzata ankaŭ por referenci al la totalo de ĉio fenica).

Laŭ Francisko Azorín Fenica arto estas Arto disvolviĝinta en Fenicio (apud la Libano), k. en la marbordoj de la Mediteraneo dum 20-4 jc. a.K.[1] Kaj li indikas etimologion el la latina phenicius.[2]

La fenicaj artaj produktaĵoj havas fortan artmetian komponon. En ties skulptaĵoj, ceramikaĵoj, juveloj kaj aliaj metalaĵoj, hegemoniis la egipta influo, kun asiraj elementoj, en unua epoko (el la 10-a jarcento a.K. -plej antikva dato por la fenica arto- ĝis la 7-a jarcento a.K.). En dua epoko ekhegemoniis la greka influo, kaj ofte ties produktoj ekkonfuziĝis kun grekaj, kvankam ĝenerale oni detektas malplian prilaboritecon kaj plian eklektikismon de la fenicaj artistoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 72.
  2. Azorín, samloke.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Belén, María, 1993, Arquitectura de tradición fenicia en Carmona (Sevilla), Spal 2, 219-242.
  • Corzo, Ramón, Arte fenicio y púnico, Cuadernos de Arte Español núm. 9, Madrid, 1991.
  • Tejera, A., Las tumbas fenicias y púnicas del Mediterráneo Occidental, Sevilla, 1979.