Fenil-indolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fenilindolo)
Fenil-indolo
Plata kemia strukturo de la
2-Fenil-indolo
Tridimensia kemia strukturo de la
2-Fenil-indolo
Kemia formulo
C14H11N
CAS-numero-kodo 948-65-2
ChemSpider kodo 13105
PubChem-kodo 13698
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka aŭ flaveca senodora solidaĵo
Molmaso 193249 g·mol-1
Fandpunkto 188 °C
Bolpunkto 250 °C
Mortiga dozo (LD50) 6000 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R37/38 R41 [1]
Sekureco S26 S39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
05 – Koroda substanco 07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Danĝera
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H318, H335, H413
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P273, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P310, P312, P321, P332+313, P362, P403+233, P405, P501[2]
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Fenil-indolo estas heterocikla organika kemiaĵo konsistanta je du benzenaj ringoj kaj unu pirolina ringo. Ĝi estas blanka aŭ flaveca substanco uzata en la preparado de emisi-diodoj de organika lumo, samkiel de anti-inflamaj, antifungaj kaj antibakteriaj agentoj, kaj de fluoreskaj sondoj. Ĝi same uzatas kiel reakcianto en la reagoj de dufluorohidroksiligo kaj Mannich-tipa reakcioj. Ĝi estas solvebla en Kvarhidrofurano, acetono kaj iomete miksebla kun karbinolo.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

2-Fenil-Indolo estas preparata per kondensiĝo de fenil-hidrazino kaj acetofenono donate produkton konatan kiel acetofenona-fenil-hidrazono. Fine, pere de Fischer-a Sintezo, ĉi-lasta produkto konvertiĝas en fenil-indolo en la ĉeesto de acidaj kataliziloj.[3]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]