Ferdinand Domela Nieuwenhuis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferdinand Domela Nieuwenhuis

Ferdinand Domela Nieuwenhuis (naskiĝis la 31-an de decembro 1846 en Amsterdamo; mortis la 18-an de novembro 1919) estis la unua grava nederlanda socialisto. Li estis luterana pastro kiu, post perdo de sia kredo, politike ekbatalis por la laboristoj. Li estis la unua socialisto en la nederlanda parlamento.

Vivo

Ferdinand Jacobus Nieuwenhuis naskiĝis en 1846. Lia familio aldonis la kromnomon "Domela" en 1859. Post teologiaj studoj li iĝis luterana pastoro, kaj deĵoris en diversaj nederlandaj urboj. Dum tiu tempo li iom post iom perdis sian kredon kaj konatiĝis kun la tiamaj sociaj problemoj. Li ĉesis prediki en 1879, kaj iĝis diversmaniere aktiva socialisto.

En 1881, li iĝis la ĉefo de la Sociala Demokrata Asocio (Sociaal Democratische Bond, SDB), socialista movado konstruita ĉirkaŭ diversaj lokaj movadoj. Ĝi batalis por universala voĉdonrajto kaj subtenis laboristajn strikojn. Sub la gvido de Nieuwenhuis, la movado iĝis pli kaj pli forta, kaj tial ankaŭ estis atakita. En 1887, Nieuwenhuis estis kondamnita al unujara malliberiĝo pro insulto al la reĝeco en artikolo, kvankam ne estas certe, ke li efektive skribis ĝin.

En 1888 li elektiĝis en la "Dua Ĉambro", unu el la du ĉambroj de la nederlanda parlamento. Li restis tie ĝis 1891, kiam li decidis ne plu kandidati, seniluziita de la parlamentaj metodoj.

De tiu tempo li pli kaj pli alproksimiĝis de anarĥiistaj konvinkoj. La Sociala Demokrata Asocio sekvis lin, sed kun kelkaj problemetoj. Multaj ne akceptis la evoluon, ĉefe Pieter Jelles Troelstra, kiu forlasis la partion kun aliaj gravaj membroj kaj ekfondis la pli reformistan Socialdemokratan Laboristan Partion (Sociaal Democratische Arbeiders Partij, SDAP) en 1894. La saman jaron, la partio de Nieuwenhuis iĝis eksterleĝa, sed li tamen restis ekster la SDAP de Troelstra.

Nieuwenhuis plu publikigis tekstojn kaj batalis por la anarĥio. Li vizitis diversajn kongresojn kaj kunorganizis pliajn movadojn.

En Esperanto aperis