Ferenc András Jolesz
Ferenc András Jolesz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de aprilo 1946 en Budapeŝto |
Morto | 31-an de decembro 2014 (68-jaraĝa) en Holivudo |
Loĝloko | Budapeŝto |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Semmelweis |
Okupo | |
Okupo | kuracisto sciencisto |
Ferenc András Jolesz [andrAŝ joles], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jolesz Ferenc András estas hungara-usona kuracisto (radiologo, nervokirurgo), profesoro, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (2004), membro de Usona Akademio de Sciencoj. Ferenc András Jolesz [1] Arkivigite je 2008-10-06 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 21-an de aprilo 1946 en Budapeŝto. Li mortis la 31-an de decembro 2014 en Hollywood (Florido).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc András Jolesz studis en Universitato Semmelweis en sia naskiĝurbo, li akiris kuracistan diplomon en 1971. En 1979 li translokiĝis al Usono, kie li ne nur esploras, sed ankaŭ instruas, ekzemple radiologion, krome li kuracas en Bostono, en hospitalo. D-ro Jolesz atingis internacian agnoskon kiel unu el la grandaj pioniroj en radiologiaj esploroj. Li subtenas esplorojn pri magneta resono kaj bildo-gvidita terapio. Li ricevis diversajn premiojn kaj oran medalon, krome stipendion "Fulbright". Li havis edzinon, kiu naskis 2 filinojn.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 400 artikoloj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio kun foto angle Arkivigite je 2008-10-06 per la retarkivo Wayback Machine