Ferenc Blaskovits

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Blaskovits
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1864 (1864-03-21)
en Anina
Morto 16-an de novembro 1937 (1937-11-16) (73-jaraĝa)
en Timișoara
Ŝtataneco Germana RegnoHungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • ĵurnalistopolitikisto
vdr

BLASKOVITS Ferenc (blaŝkoviĉ) estis rumanuja hungara katolika pastro, deputito de landkunveno, redaktoro naskita en Anina la 21-an de marto 1864 kaj mortinta en Temeŝvaro la 16-an de novembro 1937.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La teologion Ferenc Blaskovits finis en Vieno, poste li instruis en porpastra edukejo en Temeŝvaro. Ekde 1895 li estis direktoro de la Sudhungaruja Popolbanko (Délmagyarországi Népbank), abato de Kerc (1902), kanoniko de Csanád (1904), grandpreposto, prelato. Li fondis la Asocion Mastrumadan de Sudprovincaj Agrikulturistoj (1891). En Usono li esploris la situon de elmigrintoj kaj fondis bankon por ili. Li estis respondecredaktoro de gazetoj temeŝvaraj Landbote (1886–89), Der Freimütige (1889–1919), poste de Banater Landwirt. Li estis landkunvena deputito de de Orczyfalva (1896–1901, 1901–06). En 1919 li aliĝis al la germana popolpartio. Li estis artikolisto de Köztelek kaj de Magyar Gazdák Szemléje, senatoro en Bukarest (1926–27). Li verkis ekonomiktemajn verkojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon