Ferenc Chorin (negocisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Chorin
Ferenc Chorin
Ferenc Chorin
Persona informo
Naskiĝo 3-an de marto 1879 (1879-03-03)
en Budapeŝto
Morto 5-an de novembro 1964 (1964-11-05) (85-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Loĝloko Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Ferenc Chorin
Okupo
Okupo entreprenisto • industriisto • artkolektanto
vdr

Ferenc Chorin, laŭ hungarlingve kutima nomordo Chorin Ferenc estis hungara negocisto, juristo, fabrikestro. Lia patro estis la samnoma Ferenc Chorin, lia praulo estis rabeno Áron Chorin.

Ferenc Chorin[1] naskiĝis la 3-an de marto 1879 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de novembro 1964 en Novjorko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Chorin devenis el riĉa juda familio. Li studis en sia naskiĝurbo kaj Berlino. Li akiris juran diplomon en 1901, post tri jaroj advokatan diplomon, poste li estis advokato ĝis 1918. Post la 1-a mondmilito li okupiĝis nur industriaj negocoj kaj li transprenis la familiajn minejojn ĉe Salgótarján. En 1921 li edziĝis kaj plue riĉiĝis. En 1919 li kristaniĝis, tamen li havis la kategorion juddevena. Post kelkaj jaroj li estis la plej influhava negocisto de la lando, ekde 1927 li estis senatano. Apartenis al lia rondo eĉ Miklós Horthy. Dum la nazia erao (1944) li tuj estis arestita, sed li faris kompromison kun Gestapo, li donacis liajn havaĵojn al la nazioj, poste Gestapo permesis la rifuĝon kun sia familio al Svislando. En 1947 li translokiĝis al Usono, kie li sukcese okupiĝis pri negocoj. Li helpis al Horthy, kiu vivis malriĉa en ekzilo. Lia edzino naskis plurfoje.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]