Ferenc Donáth (gimnastikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Donáth (gimnastikisto)
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1954 (1954-06-28) (69-jaraĝa)
en Nagykőrös
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arta gimnastikisto • sporta trejnisto • universitata instruisto
vdr

Ferenc Donáth [donAt], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Donáth Ferenc estas hungara gimnastikisto, dufoja olimpiano, trejnisto, altlerneja instruisto.

Ferenc Donáth (gimnastikisto)[1][2] naskiĝis la 28-an de junio 1954 en Nagykőrös.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Donáth (gimnastikisto) estis gimnastikisto en ĉefurbaj sportkluboj, dum li apartenis al la hungara nacia teamo jardekon kaj li estis hungara ĉampiono 19-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun teame bronza medalo, krome en tri mondĉampionumoj li estis la tria dufoje. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1984 (tiam Hungario bojkotis la Olimpikon), poste li estis trejnisto ankaŭ en Svislando, krome li estis asistanto en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto.

Ŝia filino estis atleto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]