Ferenc Földes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Földes
Persona informo
Ferenc Földes
Naskiĝo 16-an de marto 1910 (1910-03-16)
en Bistrița
Morto 13-an de januaro 1943 (1943-01-13) (32-jaraĝa)
en Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
Lingvoj francahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Profesio
Okupo politika aktivisto • verkistofilozofo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

FÖLDES Ferenc (feoldeŝ) estis hungara kulturpolitikisto, filozofia verkisto. Li naskiĝis en Beszterce la 16-an de marto 1910 kaj mortis en Ukrainio la 13-an de januaro 1943.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Földes inter 1928 kaj 1932 pristudis filozofion en Parizo (Sorbonne), en Bologna, denove en Sorbonne. Li aliĝis al maldekstra organizo Union Fédérale des Étudiants. Li revenis en Hungarujon en 1932, sed kiel senlaborulo li instruis ligvojn. Inter 1932–34 li laboris en la Országos Ifjúsági Bizottság (Landa Junulara Komitato). En marto de 1934 oni komdamnis lin je kvarmonata malliberejo. Post eliberiĝo li komencis verki sociajn kaj filozofiajn artikolojn, studojn. En la fino de 1938 li doktoriĝis en Bologna. Liaj artikoloj aperis en Népszava, Kelet Népe, Ország Útja, Korunk kaj en Üzenet de Parizo. En 1941 aperis lia verko A munkásság és a parasztság kulturális helyzete Magyarországon (Bp., 1941). En somero de 1942 oni forportis lin al laborservo en Sovetunion. La 13-a de januaro 1943 li malaperis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • F. F. válogatott művei (Selektitaj verkoj) (Bp., 1957).

Fontoj[redakti | redakti fonton]