Ferenc Faluhelyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

FALUHELYI Ferenc (faluheji) estis hungara juristo, universitata profesoro naskita en Nadjvarado la 29-an de oktobro 1886 kaj mortinta en Pécs la 24-an de decembro 1944.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ferenc Faluhelyi post siaj juraj studoj laboris ĉe tribunaloj, poste de 1914 li iĝis profesoro de jurakademio de Peĉo (publikjuro, politiko, jurfilozofio). En 1921 li iĝis privatprofesoro de la Universitato de Budapeŝto (internacia juro). Inter 1922–44 li estis profesoro pri internacia juro en Peĉo. En 1936 li estigis la instituton Pécsi Egyetemi Kisebbségi Intézet, kaj eldonis la revuon ĝian Kisebbségi Körlevel (I–VIII. évf.). Li estis membro de la angla Grotius Society kaj estis kunlaboranto de la Annual Digest of Public International Law Cases (I–V.) eldonita de universitato de Londono.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Az örök semlegesség és a világháború (Pécs, 1918);
  • Az országgyűlési képviselőválasztásokról szóló 1918. évi XVII. törvénycikk (Bp., 1918);
  • A nemzetközi jog alaptételei (Pécs, 1923);
  • Magyarország békeszerződései (Pécs, 1923);
  • Locarno (Pécs, 1926);
  • Magyarország közjoga (I–II., Pécs, 1927);
  • A honosság problémái (Pécs, 1928);
  • A Kellogg-egyezmény és nemzetközi jelentősége (Bp., 1929);
  • Államközi jog (I., Pécs, 1936);
  • Jus civium in Hungaria habitantium nationum (Pécs, 1946)

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon