Ferenc Hajósy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Hajósy
Persona informo
Naskiĝo 5-an de januaro 1906 (1906-01-05)
en Budapeŝto
Morto 28-an de julio 1988 (1988-07-28) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo meteologo • gimnazia instruisto
vdr

Ferenc Hajósy [hajOŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hajósy Ferenc estis hungara meteologo, instruisto.

Ferenc Hajósy [1] naskiĝis la 5-an de januaro 1906 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de julio 1988 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Hajósy frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1928. Post siaj studoj li estis instruisto en familio, en 1931 li lernis en Vieno, en la sekva jaro li senpage laboris en la meteologia servo. Inter 1933 kaj 1935 li instruis en gimnazio de Nagykálló, poste en pluraj ĉefurbaj gimnazioj. Ekde 1935 li laboris ankaŭ en la meteologia servo. Ekde 1953 ĝis la emeritiĝo en 1966 li laboris en la meteologia instituto. Li ricevis memormedalon en 1955, en la sama jaro li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A Földközi-tenger vidékének csapadékviszonyai (disertaĵo)
  • A csapadék eloszlása Magyarországon (1901-30) (1935)
  • Magyarország csapadékviszonyai 1901-1940 (1952)
  • Magyarország Éghajlati Atlasza (1960) - partopreno en kompilado
  • A csapadék havi és évi összegei Magyarországon a mérések kezdetétől 1970-ig (1975) - kunlaboranto

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.