Ferenc Kemény

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Kemény
Persona informo
Naskonomo Kohn Ferenc
Naskiĝo 17-an de julio 1860 (1860-07-17)
en Zrenjanin
Morto 21-an de novembro 1944 (1944-11-21) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándKolegio de FrancioUniversitato de Parizo
Okupo
Okupo pedagogo • sports official
vdr

Ferenc Kemény [kemEnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kemény Ferenc estis hungara instruisto, humanisto, unu el la fondintoj de Internacia Olimpika Komitato. Lia nobela origina familia nomo estis Kohn.

Memorkolono pri Ferenc Kemény

Ferenc Kemény [1] naskiĝis la 17-an de julio 1860 en Hungara reĝlando en Nagybecskerek (nuntempa Zrenjanin en Serbio). Li mortis la 21-an de novembro 1944 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Kemény devenis el juda familio. Li akiris pedagogiajn diplomojn en Universitato de Budapeŝto en 1883 kaj 1888, dume li lernis ankaŭ en Parizo. Li komencis instrui jam en 1885 en Kőszeg, poste en Eger, fine en Budapeŝto, kie li estis ankaŭ titulara inspektoro. En 1920 li pensiuliĝis, sed pli frue liaj kontribuoj pri pedagogio, paco kaj humanismo ofte aperis.

En la 1880-aj jaroj li konatiĝis pri Pierre de Coubertin kaj kune kun aliaj ili establis la olimpian ideon, fine la ludojn. En 1906 li abdikis pri la sporta movado. Li plene forgesiĝis, nur post longaj jardekoj li rericevis la dignan famon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Mittelschulen Ungarns (1896)
  • A békemozgalom pedagógiai jelentősége és a békenap (1907)
  • A békemozgalom jelene és jövője (1914)
  • Az élő idegen nyelvek tanítása ügyében (1926)
  • Pedagógiai Lexikon I–II (Pedagogia leksikono), (1936) - redaktoro
  • Gondolatok és gondok a Kitűnőek Iskolája körül (1942)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo kun busto en Eger de 1997, en la sama urbo lernejo de 1996 kaj sporta domego de 1980
  • busto en sia naskiĝurbo
  • memorkolono en Budapeŝto de 1988
  • hungara poŝtmarko de 1995
  • premio "Kemény Ferenc"

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Memortabulo pri Ferenc Kemény
Busto pri Ferenc Kemény