Ferenc Radó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Radó
Persona informo
Naskonomo Francisc Radó
Naskiĝo 21-an de majo 1921 (1921-05-21)
en Timișoara
Morto 27-an de novembro 1990 (1990-11-27) (69-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Kluĵo
Lingvoj rumanahungaraangla
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Universitato Politeknika de Bukareŝto • "King Ferdinand I" University • Universitatea Babeș-Bolyai
Okupo
Okupo matematikisto
vdr

RADÓ Ferenc (rado:) estis rumanuja hungara matematikisto. Li naskiĝis en Temeŝvaro la 21-an de majo 1921 kaj mortis en Kluĵo la 27-an de novembro 1990.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Radó finis la Judan Liceon en sia naskiĝurbo (1939), li akiris diplomon de matemtikinstruisto en Universitato de Kluĵo (1945). Li instruis en mezlernejo kaj en altlernejo pedagogia en sia naskiĝurbo, pli poste ekde 1950 li instruis en Universitato Bolyai, respektive en Universitato Babeş-Bolyai ekde 1968 ĝis sia pensiuliĝo kiel universitata profesoro (1985). Li estis samtempe ĉefkunlaboranto ankaŭ de la Instituto de Kalkulo de Kluĵo. Li doktoriĝis en 1958. Li estis gastprofesoro de la University of Waterloo de Kanado (1969-70), redakcikomisiano de la fakrevuoj de Bazelo Journal of Geometry kaj Aequationes Mathematicae.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Analitikus geometria (universitata lernolibro, Kv. 1954, 1958);
  • Lecţii de nomografie (kunulaŭtoro L. Bal, 1956);
  • Analitikus geometriai példatár (universitata lernolibro, kun Pál Szilágyi, Kv. 1958);
  • Feladatgyűjtemény középiskolai matematikai körök számára. I-II. (kun Vilmos Cseke kaj Ernő Kiss , 1957, 1959);
  • Geometrie (kunulaŭtoro G. Galbură, 1979);
  • A geometria mai szemmel (kun Béla Orbán, Kv. 1981);
  • Matematikai kislexikon (kunulaŭtoro, 1983).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.