Ferenc Redő
Ferenc Redő | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Redő Ferenc |
Naskiĝo | 29-an de aŭgusto 1913 en Budapeŝto |
Morto | 1-an de oktobro 2012 (99-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Ferenc Redő [redO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Redő Ferenc estis hungara pentristo, grafikisto, gobelinisto, altlerneja instruisto, muzeestro.
Ferenc Redő [1][rompita ligilo] naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1913 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de oktobro 2012 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ferenc Redő frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste liberan artlernejon de Vilmos Aba Novák (1932-1936). Liaj plej gravaj instruistoj estis (krom la lernejestro) Róbert Berény kaj Béla Iványi-Grünwald. Post la 2-a mondmilito li havis diversajn postenojn en la politiko kaj kultura vivo (ekzemple li estis muzeestro). Inter 1955-1958 li instruis gobelinteknikon en Industriarta Altlernejo. Li studvojaĝis al Sovetunio en 1958, al Italio en 1968 (ambaŭ helpe de stipendioj). Li ricevis premiojn inter 1935-1986. Li havis edzinon, (same pentristo kaj gobelinisto), kiu naskis 2 gefilojn. Li estis entombigita en Leányfalu, kie li ofte kreis.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1954, 1957, 1968, 1974, 1980, 1988, 1998)
- Hódmezővásárhely (1969)
- Dubna (1978)
- Parizo (1980)
El kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1945, 1961, 1964
- Moskvo (1958
- Helsinko (1961)
- Londono (1976)
- Arthalo Budapeŝto (1979, 1985, 1989)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Delelés
- Tanya
- Delelés
- Mártély
Elektitaj aliaj artaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Vajda (tuĉo)
- Falikép (mozaiko, Nagykanizsa, 1966) [2]
- gobelinoj: Szántó Kovács János, A vörös postakocsi, Kakas, Árvíz
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Angyalföld (2013)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2021-01-26 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio