Ferenc Sümeghy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Sümeghy
Ferenc Sümeghy
Ferenc Sümeghy
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1819 (1819-10-18)
en Söjtör
Morto 13-an de majo 1869 (1869-05-13) (49-jaraĝa)
en Söjtör
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Ferenc Sümeghy [ŝumegi], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plennome Sümeghy Ferenc Imre estis hungara nobela juĝisto, parlamenta deputito, bienulo. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis lovászi [lovAsi] kaj szentmargitai [sentmargitai].

Ferenc Sümeghy

Ferenc Sümeghy[1] naskiĝis la 19-an de oktobro 1819 en Söjtör, li mortis la 26-an de aprilo 1869 en Söjtör.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Sümeghy maturiĝis en gimnazio en Nagykanizsa, poste li studis en Szombathely, fine li akiris juran diplomon en Jura Akademio (Győr) en 1838. Post siaj studoj li estis nobela juĝisto en Nagykanizsa, ekde 1844 jam en pli alta rango. Dum la hungara revolucio de 1848 li gvidis armean taĉmenton. Post fiasko de la revolucio-liberecbatalo (1849) li daŭre apogis politikon de Ferenc Deák. Li estis parlamentano dum la mallonga sesio en 1861, poste inter 1865-1869. Li edziĝis en 1848, lia edzino naskis 3 filinojn inter 1849-1957.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]