Ferenc Sapszon (1952)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Sapszon
Persona informo
Naskiĝo 23-an de julio 1952 (1952-07-23) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Patro Ferenc Sapszon
Okupo
Okupo komponisto • korusestro • ĥorestrodirigento
vdr

Ferenc Sapszon [ŝapson], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sapszon Ferenc estas hungara dirigento, komponisto, korusestro, profesoro, instruisto. Lia samnoma patro estis Ferenc Sapszon (1929).

Ferenc Sapszon [1] naskiĝis la 23-an de julio 1952 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Sapszon akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1977. Inter 1973 kaj 1990 li gvidis koruson en kirko, inter 1978 kaj 1988 li instruis en bazlernejo, kie li establis knabinan koruson. En 1988 li fondis la unuan lernejon pri korusoj. Dum instruado li ĉerpas el sistemo de Zoltán Kodály. En 1996 li fondis alian koruson, kun kiu post jaroj li koncertis ekzemple en Germanio, Aŭstrio, Ĉinio, Suomio, Vatikano, Usono. Inter 1996 kaj 2000 li instruis en Universitato de Budapeŝto, ekde 2003 en Muzikakademio Franz Liszt. Li ricevis premion Kossuth en 2015, pli frue ankaŭ aliajn premiojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]