Ferenc Sidó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Sidó
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aprilo 1923 (1923-04-18)
en Pata
Morto 6-an de februaro 1998 (1998-02-06) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo tablotenisisto • sports official • sporta trejnisto • futbalisto
vdr

Ferenc Sidó [ŝidO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Sidó Ferenc estis hungara tablotenisisto, naŭfoja mondĉampiono, trejnisto.

Ferenc Sidó[1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1923 en Pata (distrikto Galanta) (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 6-an de februaro 1998 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Sidó apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. La familio translokiĝis al Hungario depost la Unua Viena Arbitracio kaj la juna Ferenc Sidó laboris en fabriko en Diósgyőr. Depost la 2-a mondmilito li vivis en Budapeŝto. Li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1967, post 2 jaroj en majstra grado. Li edziĝis en 1944, lia edzino naskis filon. Li ricevis premiojn inter 1947-1954.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Ferenc Sidó inter 1935-1938 estis tablotenisisto kaj futbalisto en Bratislavo, poste escepte la komencajn jarojn li estis nur tablotenisisto en hungaraj sportkluboj, precipe en la ĉefurbo ĝis 1962. Li estis hungara ĉampiono 31-foje inter 1940–1961 unuoble, virduope, variduope aŭ teame, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 190-foje inter 1940-1961. Li estis la unua en mondĉampionumoj inter 1948-1953 unuoble, virduope, variduope aŭ teame, krome en eŭropaj ĉampionumoj li estis la unua trifoje en 1958 kaj 1960 virduope aŭ teame. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1962, poste li estis trejnisto, se ne paroli pri postenoj en la tablotenisa vivo.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]