Ferenc Weiss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Weiss
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1717 (1717-03-16)
en Trnava
Morto 10-an de januaro 1785 (1785-01-10) (67-jaraĝa)
en Buda
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo matematikisto • astronomo • ordenfrato
vdr

Ferenc Weiss [vejs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Weiss Ferenc estis hungara pastro, jezuita monaĥo, matematikisto, astronomo, profesoro, instruisto.

Ferenc Weiss [1] naskiĝis la 16-an de marto 1717 en Hungara reĝlando en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio). Li mortis la 10-an de januaro 1785 en Buda.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Weiss frekventis lernejojn en sia naskiĝurbo. Li aliĝis al la jezuitoj en 1733, en 1751 li pastriĝis. Ekde 1739 li interesiĝis pri astronomio. Li akiris diplomon en la universitato en Nagyszombat, kie li lernis precipe de Ferenc Borgia Kéri. Post siaj studoj li instruis en diversaj gimnazioj de Supra Hungarujo, poste ekde 1752 en la menciita universitato. En la sekva jaro li gvidis establon de la universitata observatorio. En la 1770-aj jaroj li estis dekano, poste rektoro. En 1773 funkciado de jezuitoj ĉesis, la universitato faris paŭzon kaj ekde 1777 ĝi funkciis plu en Buda. Ankaŭ la observatorio funkciis plu en Buda. Observoj de Weiss okazis en altaj sciencaj niveloj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Observationes astronomicae... in observatorio Collegii Academii Jesu Tyrnaviae in Hungaria habitae
  • Astronomiae physicae jŭta Newtoni Principia breviarium (1760) - libro
  • Ephemerisekben és Bode Astronomisches Jahrbuchja - kunredaktoro

Fontoj[redakti | redakti fonton]