Ferenc Zsasskovszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Zsasskovszky
Ferenc Zsasskovszky
Ferenc Zsasskovszky
Persona informo
Naskiĝo la  3-an de aprilo 1819(nun 1819-04-03)
en Hungario Alsókubin (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 1-an de decembro 1887
en Hungario Eger (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Endre Zsasskovszky
Okupo
Okupo orgenistokomponistoinstruisto
vdr

Ferenc Zsasskovszky [ĵaskovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsasskovszky Ferenc, slovake František Žaškovský estis hungara komponisto, orgenisto, dirigento, instruisto. Lia frato estis Endre Zsasskovszky.

Ferenc Zsasskovszky [1] naskiĝis la 3-an de aprilo 1819 en Alsókubin (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Dolný Kubín en Slovakio), li mortis la 1-an de decembro 1887 en Eger (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Zsasskovszky komence ricevis muziklecionojn de la patro, kiu estis katolika kantoro. La juna Ferenc frekventis gimnaziojn en pluraj urboj, ekde 1837 li studis en pedagogia lernejo en Kassa, en 1840 li studis orgenadon de de:Carl Franz Pitsch en Prago. Hejmenveninta unue li estis en Namesztó, poste li aliĝis al lia frato en Eger. Ili laboris kune 4 jardekojn. En tiu periodo li estis dirigento kaj orgenisto de Baziliko de Eger, krome li instruis en pluraj lernejoj de Eger. Li komponadis kune kun sia frato. Li kompilis kolekton de latinaj spiritaj preĝejoj de la 16-a ĝis la 19-a jarcentoj, nomita Palestrina. Li havis filon Karolo.

Liaj verkoj (plej ofte kun Endre Zsasskovszky)[redakti | redakti fonton]

  • Manuale musico-liturgicum. Eger, 1853.
  • Katholiikus egyházi énektár Eger, 1854, 1864, 1900.
  • Nászzengemény.... Máriássy Gábor úrnak első szent áldozata buszonötödik évnapjára. Eger, 1855.
  • Cantica sacra. Eger; 1859.
  • Énekkönyv. Eger, 1859, 1906.
  • Egri énekkáté, vagyis az ének elemei kérdések és feleletekben. Eger, 1860, en 1903 la 13-a eldono
  • Karénekes kézikönyv (2-a eldono: 1876).
  • Szent koszorú imák és énekekből fűzve Eger, (en 1903 la 8-a eldono).
  • Orgonaiskola, Eger, 1865.
  • Egri dalnok Eger, 1869.
  • Kis lantos Eger, sen eldonjaro.
  • Harmonia: 1. füzet. Eger, 1870, 1880.
  • Palesztrina. Eger, 1876.
  • Egyházi ének a pápáért. Eger, 1877.
  • A gyakorlati orgonász. Eger, 1880.
  • Temetőkönyv (Funerale). Eger, 1880.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]