Olga Révhegyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ferencné Révhegyi)
Olga Révhegyi
Persona informo
Naskonomo Fritsch Olga
Naskiĝo 17-an de majo 1892 (1892-05-17)
en Bistrița
Morto 25-an de julio 1987 (1987-07-25) (95-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo voĉa instruisto
vdr

RÉVHEGYI Olga [re:vhedji] edzinnomo Ferencné Révhegyi estis hungara altlerneja instruisto naskita en Beszterce (nun en Rumanio) la 17-an de majo 1892 kaj mortinta en Budapeŝto la 25-an de julio 1987.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Olga Révhegyi finis siajn muzikajn studojn en Parizo ĉe Helge Lindberg, en Vieno ĉe Hans Swarowsky kaj en Budapeŝto en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt ĉe Georg Anthes. De 1949 ŝi estis instruisto pri kanto en la Muzikarta Altlernejo, ano de pluraj internaciaj juĝistaroj pri kantokonkursoj. Ŝi instruis plu eĉ post la emeritiĝo ĝismorte.

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.