Ferrière-la-Grande
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ferrière-la-Grande (stacidomo). |
| Ferrière-la-Grande | |
|---|---|
|
| |
| komunumo en Francio | |
| Blazono | |
| Administrado | |
| Statuso | Komunumo |
| Lando | Francio |
| Regiono | Hauts-de-France |
| Departemento | Nord |
| Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
| Kantono | Maubeuge-Sud |
| INSEE kodo | 59230 [+] |
| Poŝtkodo | 59680 |
| Kodo laŭ INSEE | 59230 |
| En TTT | Oficiala retejo [+] |
| Politiko | |
| Urbestro | S-ro Philippe Dronsart 2008-2014 |
| Demografio | |
| Loĝantaro | 5 669 (1 999) |
| Loĝdenso | 566 loĝ./km² |
| Geografio | |
| Koordinatoj | 50°15′20″N 3°59′36″O / 50.25556°N, 3.99333°O (mapo) Koordinatoj: 50°15′20″N 3°59′36″O / 50.25556°N, 3.99333°O (mapo) |
| Alto | 127 m - 184 m |
| Areo | 10,01 km² |
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
| 50° 15′ 20″ Nordo 3° 59′ 36″ Oriento / 50.2556 °N, 3.9933 °O (mapo) | |
| Alia projekto | |
Ferrière-la-Grande estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 5 669 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ferrière-la-Grande estas ĉirkaŭurbeto kaj parto de la aglomeraĵo de Maubeuge, kiu havas proksimume 120 000 loĝantojn. La najbaraj komunumoj estas Ferrière-la-Petite, Cerfontaine, Hautmont, Louvroil kaj Rousies.
Ĝi troviĝas proksime al la landlimo kun Belgio. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur 10,01 km².

Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo longe famiĝis pro siaj fer-minejoj, de kiuj devenas ĝia nomo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La "Sentier Emeraude" estas populara ekskursadvojo, kiu iras el la eksa fervojo de Ferrière ĝis Solre-le-Château.
Lokaj famuloj
[redakti | redakti fonton]- Luc Bérimont: verkisto kaj poeto
- Louis Lutaud: loka historiisto-poeto kaj kantisto
Administrado
[redakti | redakti fonton]Ferrière-la-Grande apartenas al la kantono Maubeuge-Sud, kies ĉefurbo estas Maubeuge. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.


