Fervojlinio Passau–Hauzenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Passau–Hauzenberg
Superrigardo
Numero de linio 5843
Teknikaj trajtoj
Longo 23,9 km km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Maksimuma dekliveco 25 ‰
Nombro de trakoj 2 (unutraka)
Maksimuma rapideco 60 km/h
Stacioj de la fervojlinio
Strecke – geradeaus
de Wels
Bahnhof ohne Personenverkehr<!-– Dienststation, Betriebs- oder Güterbahnhof-->
1,2 Voglau
   
al Passau
haltejo
2,6 Passau-Innstadt
stacidomo
3,3 Passau-Rosenau
   
5,2 Kräutelsteinbrücke sur Danubo (300 m)
   
B 388
   
dentrada fabriko
stacidomo
6,4 Grubweg
haltejo
7,7 Löwmühle
haltejo
8,7 Kellberg
Bahnhof ohne Personenverkehr<!-– Dienststation, Betriebs- oder Güterbahnhof-->
13,4 Erlau (ĉe Passau)
   
Erlau
   
al Wegscheid (v. malsupre)
   
Erlau
   
Erlau
   
Erlau
tunelo
16,6 Schloßberg (34 m)
   
Erlau
haltejo
17,5 Schaibing
haltejo
19,2 Kaindlmühle
haltejo
21,4 Oberdiendorf
haltejo
23,5 Knödlsöd
kapa stacidomo – liniofino
25,1 Hauzenberg
Erlau–Wegscheid
Superrigardo
Numero de linio 5844
Teknikaj trajtoj
Longo 20,2 km km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Maksimuma dekliveco 25 ‰ (froto) / 71 ‰ (dentrado)
Min. radiuso de arko 200
Dentorela fervojo parte, sistemo Strub
Nombro de trakoj 2 (unutraka)
Maksimuma rapideco 30 km/h
Stacioj de la fervojlinio
Strecke – geradeaus
de Passau Voglau
Bahnhof ohne Personenverkehr<!-– Dienststation, Betriebs- oder Güterbahnhof-->
0,0 Erlau (ĉe Passau)
   
Erlau
   
al Hauzenberg (v. supre)
   
4,9 Obernzell
   
9,6 Untergriesbach
   
12,7 Oberötzdorf
   
14,4 Wildenranna
   
17,1 Mitterwasser
   
20,2 Wegscheid (Niederbay)
vdr

La fervojlinio Passau–Erlau–Hauzenberg estas unutraka malĉefa fervojo, administrata de la fervoja direkcio Regensburg. De 2001 ĝi ne estas aktiva. Ĝi havis branĉon de Erlau al Wegscheid, kiu parte funkciis kiel dentorela fervojo.

Datoj[redakti | redakti fonton]

  • 1903: Kompletigo de ponto Kräutelsteinbrücke sur Danubo, 300 metrojn longa
  • 1904-11-25: Inaŭguro de la linio Passau–Hauzenberg
  • 1909-05-25: Inaŭguro de la linio Erlau–Obernzell
  • 1912-12-01: Inaŭguro de la linio Obernzell–Wegscheid
  • 1965-01-28: Blokado de la linio Obernzell–Wegscheid per terŝutiĝo; poste malkonstruado en printempo 1975
  • Septembro 1970: Nuligo de la persontransporto inter Passau kaj Hauzenberg
  • 1997-06-01: Nuligo de la vartransporto inter Erlau kaj Hauzenberg
  • 2001-01-31: Nuligo de la vartransporto inter Passau kaj Obernzell
  • 2007-11-24: Societo Bayerische Regionaleisenbahn luas la linion Passau–Hauzenberg kaj la liniparton Erlau-Obernzell kaj anoncas reaktivigon.
  • Septembro 2009: Komenco de sen-arbigo de la linio Passau–Hauzenberg[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Unu el la motivoj konstrui la linion de Passau al Hauzenberg estis la minado de granito ĉe Hauzenberg kaj la neceso transporti pezajn rokpecojn. La unua plano de 1895 estis, en Fischhaus debranĉigi novan linion de la fervojo inter Passau kaj Freyung; ĝi iru tra Büchlberg kaj Hauzenberg al Wegscheid, proksimume laŭ la nuna ŝtata vojo 2128. Sed per la pli suda linio eblis mallongigi la vojon kaj ŝpari niveldiferencon de 130 metroj. Do tiu variaĵo estis malpli kosta, malgraŭ la neceso konstrui ponton sur Danubo.

Je la 30-a de junio 1900 estis decidita la permeso konstrui tiun sudan linion. Firmaoj Hellinger kaj MAN konstruis 300 metrojn longan feran ponton (la fera parto longas 222 metrojn), nomatan Kräutelsteinbrücke [krojtlŝtajnbrike], sur Danubo. En 1904 la linio al Hauzenberg estis inaŭgurita, en 1909 sekvis la branĉo al Obernzell kaj Wegscheid.

Fine de la dua mondmilito oni eksplodigis la ponton Kräutelsteinbrücke kaj la viadukton ĉe Obernzell. Je la 13-a de majo 1949 la linio estis finriparita, kaj la trafiko denove povis regule okazi.

Per la konstruo de la Federacia Vojo B 388 kaj la plipotenciĝo de kamionoj la utilo de la linio malkreskis. La Germana Federacia Fervojo ekde 1960 ofertis paralelajn aŭtobusajn veturadojn, kiuj forte konkurencis al la fervojo, kaj proponis nuligi la fervojtransporton. Kiam la 28-an de januaro 1965 rokŝutiĝo blokis la linion inter Erlau kaj Obernzell, la trafiko inter Erlau kaj Wegscheid estis nuligita.

La 31-an de marto 1970 rekomenciĝis la vartransporto inter Erlau kaj Obernzell, sed la cetero de la linio ĝis Wegscheid kadukiĝis kaj estis malkonstruita en somero 1975. La oficiala dato de la nuligo de la persontransporto Erlau–Wegscheid kaj de la vartransporto Obernzell–Wegscheid estas la 1-a de aŭgusto 1973.

Ĝis la 31-a de januaro 2001 ankoraŭ okazis vartransportado inter Passau kaj Hauzenberg.

La asocio Passauer Eisenbahnfreunde (amikoj de fervojo en Passau) kampanjas por reaktivigo de la linio. En aprilo 2011 tiucele okazis esploro pri la fidindeco de la danuba ponto[2].

Skiza mapo de la linio

Itinero[redakti | redakti fonton]

Komenciĝante en la ĉefa stacio (Hauptbahnhof) de Passau la linio iras trans riveron Inn al Voglau. Tie necesas inversigi la veturdirekton, ĉar mankas spaco por trakkurbiĝo. Pro tio la trajnoj ordinare estis puŝataj de vosta lokomotivo ĝis tien ĉi, por ke dum la cetera veturado la lokomotivo estu kape de la trajno.

Unue laŭ rivero Inn, poste laŭ Danubo la linio atingas la staciojn Innstadt kaj Rosenau, ankoraŭ en la urbo Passau. Mallonge antaŭ la aŭstria landlimo ĝi iom foriras de la rivero por turniĝi al la ponto Kräutelsteinbrücke, sur kiu ĝi atingas la maldekstran bordon de Danubo, do restas en Germanio. Ĝi pasas la staciojn Grubweg, Löwmühle kaj Kellberg kaj atingas Erlau.

En Erlau la linio al Hauzenberg foriras de Danubo, turniĝas norden kaj sekvas la vojon de rivero Erlau ĝis Kaindlmühle; tiam ĝi iras nord-orienten al Oberdiendorf kaj Hauzenberg.

De Erlau al Obernzell estis branĉa linio, kiu sekvis Danubon ĝis Obernzell. De tie ĝi iam pluiris al Wegscheid, kiu situas 718 metrojn super marnivelo, pli ol 400 metrojn super Obernzell; pro tiu altodiferenco la fervojo bezonis du dentradajn sekciojn kun dekliveco ĝis 71 ‰.

En Erlau, kie la du linioj kuniĝis, ja estis pluraj trakoj, sed nur unu kun kajo. Pro tio necesis, ke la trajnoj el Obernzell alvenu antaŭ tiuj de Hauzenberg, ellasu siajn pasaĝerojn kaj tiam liberigu la kajon. Alidirekte la trajnoj al Obernzell devis atendi la preterpason de la trajnoj de Passau al Hauzenberg kaj nur tiam povis aliri la kajon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bahnstrecke Passau–Hauzenberg en la germana Vikipedio.