Saltu al enhavo

Fervojlinio Vajmaro-Kranichfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
haltejo en Kranichfeld (suda kapostacio)

La linio Weimar-Berka-Blankenhainer Eisenbahn (WBBE; mallonga versio: Berkaer Bahn) estis origine la ŝtata fervojo de la grandduklando Saksio-Vajmaro-Eisenach. Ĝin konstruis kaj tenadis la firmao de Herrmann Bachstein kiu de la 1.4.1899 ankaŭ posedantis. En 1923 ĝin transprenis la akcia kompanio Thüringische Eisenbahn-AG. Nuna populara nomo de la linio inter Vajmaro kaj Kranichfeld estas Iltmalbahn (ekde 1994).

Persona trafiko komenciĝis en la 15.5.1887 ĉe la normalŝpura linio disde la ĉefa stacidomo de Vajmaro tra Berka-stacidomo kaj Bad Berka al Blankenhain kun la flanka linio al Tannroda. Vartransportstaro estis en la 13.6.1887; komence 700 metrojn longa ala linio kondukis de Berka-stacidomo ĝis Erfurta Pordego.[1] Vera malkomenco de la projekto venis en la 14.10.1888 kiam ankaŭ la resto inter Tannroda kaj Kranichfeld estis finita kaj la suma longeco estis de 32 relaj kilometroj.

Post la Dua mondmilito la linio apartenis al la landa reĝimo Thüringer Eisenbahnen, ekde aprilo 1949 al Deutsche Reichsbahn (DR). En la 22.5.1966 ĉesis la persona transporto inter Bad Berka kaj Blankenhain, la vara en la 24.9.1967. La lasta vartransporto sur la restinta reto okazis en la 27.5.1995.

Ĉirkaŭ la jaro 2000 la linio estis modernigita. Renkontiĝlokoj por vagonaroj ekzistas de tiam nur en Holzdorf kaj Bad Berka. Ekde junio 2012 servis ĝin Erfurter Bahn.[2] Kontrakto kun ĉi societo validas ĝis la 2036-a jaro.[3]

Iamaj transportservo-flankeniĝoj

[redakti | redakti fonton]

Historie multis vartransportoj kaj konsekvence stokejoj, ŝarĝadaj ramploj kaj koneksoj al fabrikoj ktp.[4]. Koneksoj estis ekz. al la jenaj institucioj: Gaswerk, Brennstoffhandel Rheinbraun, VVB Elektromaschinen-Ost, Minol, Fliegerhorst Nohra, Zementwerk Bad Berka, Holzplatz/Gebrüder Linke, Zentralklinik Bad Berka, Martinswerk, Tanklager München, Papierfabrik Tannroda, Heizwerk Tannroda.

Nunaj stacidomoj/haltejoj

[redakti | redakti fonton]
  • Bahnhof Weimar
  • Weimar West (1,258 km)
  • Weimar Berkaer Bahnhof (2,474 km)
  • Nohra bei Weimar (6,054 km)
  • Obergrunstedt (7,730 km)
  • Holzdorf bei Weimar (9,392 km)
  • Legefeld (11,628 km)|
  • Hetschburg (13,800 km)
  • Bad Berka Zeughausplatz (16,732 km)
  • Bad Berka (17,263 km)
  • München bei Bad Berka (20,897 km)
  • Tannroda (21,913 km)
  • Kranichfeld (25,316 km)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Georg Thielmann: Die Ilmtalbahn. Wachsenburg-Verlag, Arnstadt 2003, ISBN 978-3-935795-06-7
  • Michael Kurth, Ulf Haussen, Waldemar Haussen: Die Weimar-Berka-Blankenhainer Eisenbahn. EK-Verlag, Freiburg 2007, ISBN 978-3-88255-589-9

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ĝi jam en 1908 estis neniigita post protestoj de apudantoj pro troa bruo.
  2. Erfurter Bahn: Elster Saale Bahn. Arkivita el la originalo je 2017-06-23. Alirita 2024-08-24.
  3. "Erfurter Bahn: Zuschlag für das Ostthüringennetz"
  4. "Eisenbahn Weimar–Bad Berka–Blankenheim. Gleisanschlüsse" Arkivigite je 2016-06-10 per la retarkivo Wayback Machine (PDF)