Filepitedoj
| Biologia klasado | ||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||
Genroj
| ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La filepitedoj[1] (latine Philepittidae) estas familio el la ordo de la paseroformaj birdoj. Ekzistas kvar specioj en du genroj. La tipa genro de tiu familio estas Philepitta, Esperantigita "filepito", sed ĝeneralige ĉiuj filepitedoj estas nomataj "filepitoj"[1]. Ĉiuj filepitoj estas endemiaj de Madagaskaro.
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por la tuta familio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:
- Passeriformes - paseroformaj
- Philepittidae - filepitedoj
- Philepitta Geoffroy Saint-Hilaire, I, 1838 - filepito
- Neodrepanis Sharpe, RB, 1875
- Philepittidae - filepitedoj
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La scienca nomo Philepittidae estas vortokunfando de du genroj, la eksa genro Philedon (el melifagedoj) kaj Pitta (pito) pro similecoj[3].
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Filepitoj estas endemiaj en Madagaskaro, tio signifas ke ili troviĝas nur sur tiu insulo.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Temas pri malgrandaj birdoj – Neodrepanis coruscans longas nur 10 cm kaj similas al certio – sed ili havas malsveltan korpon. La vosto estas mallonga, la kruroj longaj, la beko pli mallonga ol la kapo. Estas evidenta seksa duformismo, tial la maskloj havas intensajn irizajn bluajn aŭ verdajn vizaĝajn karunklojn.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ili estas apenaŭ esploritaj, kaj oni nur malmulton scias pri ili, ĉar ili plejparte vivas kiel soluloj en la densa subkreskaĵo de arbaroj. Oni supozas, ke ili sin nutras per etaj fruktoj, ankaŭ per insektoj aŭ nektaro. Ili konstruas pendantajn nestojn.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Philepitta schlegeli
-
Neodrepanis coruscans
-
Philepitta castanea
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Ornitologia taksonomio.
- ↑ AviList v2025, konsultita la 18-an de jan. 2026.
- ↑ Birds of the World, Philepittidae.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Joseph Forshaw, Enzyklopädie der Vögel, Augsburg 1999, ISBN 3-8289-1557-4, p. 159
| ||||||||||||||||||


