Filepitedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Filepitedoj
Neodrepanis hypoxantha
Neodrepanis hypoxantha
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Philepittidae
Sharpe, 1870
Genroj
  • Philepitta
  • Neodrepanis
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Filepitedoj (Philepittidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Passeriformes). Ekzistas kvar specioj en du genroj.

Disvastiĝo

Filepitedoj estas endemiaj en Madagaskaro, tio signifas, ke ili troviĝas nur sur tiu insulo.

Aspekto

Temas pri malgrandaj birdoj – Neodrepanis coruscans havas nur 10 centimetrojn kaj similas al certio – sed ili havas malsveltan korpon. La vosto estas kurta, la kruroj longaj, la beko pli mallonga ol la kapo, kiu ĉe kelkaj havas du haŭtajn lobojn. La maskloj estas distingeblaj de la femaloj (seksa duformismo / dimorfismo).

Vivo

Ili estas apenaŭ esploritaj, kaj oni nur malmulton scias pri ili, ĉar ili plejparte vivas kiel soluloj en la densa subkreskaĵo de arbaroj. Oni supozas, ke ili sin nutras per etaj fruktoj, ankaŭ per insektoj aŭ nektaro. Ili konstruas pendantajn nestojn.

Genroj kaj specioj

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Philepitta schlegeli
Neodrepanis coruscans
Philepitta castanea