Filino de Kleriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
A Clergyman's Daughter
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro George Orwell
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1935
Eldonejo Victor Gollancz
Ĝenro romano
Loko de rakonto Kent
vdr

Filino de Kleriko (angle:A Clergyman's Daughter) estas romano (1935) de George Orwell. Ĝi estas verŝajne la malplej legata romano lia. Ĝi detaligas la provaĵojn kaj ĝeniĝojn de Dorothy Hare (Doroteo), juna virino kies malgaja ekzisto, dediĉata al 'bonaj faroj' renversiĝas. Ŝi loĝas kun la patro, loka kleriko, kaj funkcias kiel lia senpaga servisto en ĉiaj aferoj kaj hejmaj kaj profesiaj.

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Tiu libro montras je bona efiko, kiel skandalo povas tuŝi eminentajn membrojn de la komunumo. Dorothy malaperas ("iĝas manka") post kiam ŝi kisas la plej malbon-faman karakteron de la komunumo, s-ro Warburton. Rumoriĝas ke ŝi forkuris kun Warburton, dum fakte ŝi nur spertis "perdon de memoro". Dum la tempo kiam ŝi estis "manka homo" ŝi spertas aferojn kiaj "dormadi eksterdome" kaj rikolti lupolojn por magra tago-pago. Tiujn elementojn informis la propraj spertoj de Orwell pri senhejmeco kaj malriĉeco priskribitaj en Down and Out in Paris and London (Sengroŝe kaj Senhejme en Parizo kaj Londono). Post iome al Dorothy aranĝis postenon kiel lerneja instruistino en malgranda privata 'akademio' mistera riĉa kuzo de ŝia patro — sperto kiu ankaŭ paralelas la propran vivon de Orwell. De tie ŝi 'saviĝis' re al sia malnova vivo per tordiĝo de eventoj ekigita de la kalumniema s-rino Semprill (kiu antaŭe kaŭzis ke la rumorata skandalo atingu la gazetaron) kiun oni akuzis je kalumnio rezulte de denova dissemita rumoro. Kun la dishonorigo de s-rino Semprill, s-ro Warburton trovas Doroteon kaj revenigas ŝin al Knype Hill, la urbeto kie paroĥestras ŝia patro. Dum venigadi ŝin hejmen, Warburton proponis sin al Dorothy kaj ricevis rifuzon, spite al liaj klopodoj persvadi ŝin ke kun perdo de ŝia religia fido, ŝia ekzisto kiel laboregema filino klerika iĝos sensignifa, kaj ke edziniĝo, dum ŝi ankoraŭ junas, estas la sola eskapilo el vivo de mizero, soleco, sensignifo, kaj finfina senelireja malriĉeco.

En la spertoj de Doroteo kiel paroĥestra filino, vagabondo, lupolo-rikolisto, almozpetanto ĉe Trafalgar Square, lerneja instruistino, plej rimarkindas tio, ke ili ĉiuj priskribas ekstreman senhelpecon. Orwell bildigis Doroteon ĉiakaze dependa, dependa de ŝia patro por mono, dependa de kamarada vagabondo (Nobby) kiel rimedo por travivo kaj direkto dum ŝi estas senidenta vagabondo, dependa de la magra enpago kiel rikoltisto, kaj de la aliaj rikoltistoj por manĝaĵo, de la aliaj almozpetantoj por lerni ties vivmanieron, de la malbna s-rino Creevy kiu igas ŝin labori forte tra senutilaj horoj por etaĵoj da manĝaĵo kaj malalta pago, kaj finfine de Warburton por revenigo hejmen. Tiun temon de senhelpeco kaj dependeco plene rivelis Orwell, portante la leginton al granda kunsento kun la protagonisto kaj scivolado ĉiu-turne kiel ŝi ĝin eltenadas. Tio aparte validas kiam temas pri s-rino Creevy kiu havas nenian respekton por Doroteo kaj traktas ŝin preskaŭ subhoma.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Ĉefaj temoj[redakti | redakti fonton]

La temo, sklaveskemo, speguladas la temon, dependeco. Ekonomie premiĝas al Doroteo forte laboregi. Ŝiaj magraj enspezoj ĉiukaze malhelpas eskapon kaj funkcias daŭrigi ŝian dependecan staton. Orwell pentras bildon de sistemaj fortoj kiuj konservas la ligitan servulecon en ĉiu situacio. Li brile uzas la fikciajn klopodojn Doroteajn por forte kritiki certajn instituciojn. Okaze de la lupolan rikolton Orwell kritikas la kutimon laŭ kiu oni sisteme malaltigadas la tago-pagojn tra la sezono, kaj la kialon por tio, ke la pagoj tiel malaltas de la komenco. Li priskribas la vivon laboristan kun frapa ĝusteco, eĉ ĝis la konstantan elĉerpitecon kiu iel eliminas ĉian potencon pridemandi la cirkonstancojn en kiuj oni sin trovas. Orwell eĉ kaptas la strangan senton de eŭforio kiun oni atingas el monotona tago da laborado. Li perfekte priskribas la sintenon de la sezona laboristo kiu ĵuras al si ne reveni la sekvantan jaron, sed dum la liber-sezono forgesas pri la mizero kaj memoras nur a pozitivan flankon, kaj sendube revenas.

Kaze de la privata lerneja sistemo en la Anglio de la erao de Orwell, li sukcesas enmeti du-paĝan kritikon (senrilatan al la intrig-linio) pri tio kiel kapitalismaj faktoroj igis la lernejan sistemon fariĝi senutila kaj absurda. La priskribo pri tio, kiel klasaj kaj ekonomiaj perceptoj estas daŭrigataj en la lerneja sistemo spegulas sian propran sperton kiel malriĉa studento en relative riĉulaj lernejoj. Li martelas ĉi tiun punkton hejmen per la malkaŝa atento kiun s-rino Creevy donas al la infanoj de la "bonaj pagantoj", dum ŝi tute malrespektas kaj malgravigas la infanojn de la "malbonaj pagantoj". Ni eĉ vidas ke s-rino Creevy aranĝas pli bonan tranĉaĵon de viando por la infanoj de la riĉuloj, dum ŝi konservas la pli grasajn pecojn por la infanoj de la "mezpaguloj", kaj kondamnas la infanojn de la "malbon-paguloj" sidi aparte de la aliaj studentoj kaj tagmanĝi malvarmajn brunsak-lunĉojn ("brown bag lunches"??).

Estas klare de ĉi tiu libro, kaj de la aliaj romanoj de Orwell, kiel ĉe-estas socialista tendenco, kaj kiel la leganto devigatas agnoski ekre kontrastaj la malegalecojn sub kiuj la rakontaj karakteroj suferas.

Beletra signifo kaj kritiko[redakti | redakti fonton]

La rakonto estas grandparte eksperimenteca; Orwell provadis en ĝi eĥi partojn de la 'nokt-urbeto' de Ulysses de James Joyce. Orwell mem reĵetis ĝin kiel rubaĵo (en:tripe "intestaĵoj") kaj malebligis ĝian represadon dum lia vivo. Tamen, ĝi certe helpis formi lian reputacion kiel burĝonanta novelisto en la 1930aj jaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]