Filipina Esperanto-Junularo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Filipina Esperantista Junulara Asocio)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Filipina Esperanto-Junularo (filipine: Kabataang Esperantista ng Pilipinas) estas junulara asocio kiu estis fondita en la urbo Valenzuela la 19-an de Septembro, 2013 de tri gejunuloj.

FEJ akiris oficialan kontakton kun Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) la 5-an de Decembro, 2013, kiam UEA asignis propran konton al FEJ sub la UEA-kodo phej-d. La organizaĵo ankaŭ aperos en la Jarlibro 2014 kiel nealiĝinta landa junulara organizo sub TEJO.

Origine nomita Filipina Esperantista Junulara Asocio (FEJA), la asocio ŝanĝis sian nomon je la 31-a de decembro 2013 al la nuna, Filipina Esperanto-Junularo, laŭ estrara raporto.

La organizaĵon gvidas 18-jara Albert Stalin T. Garrido, kiu loĝas en la urbo Valenzuela.

FEJ havas la devizon "Via Esperanto-asocio en 7,107 insuloj ekde 2013!". Temas pri la 7 107 insuloj, el kiuj konsistas la filipina insularo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]