Albert Stalin Garrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

(naskiĝis la  30-an de novembro 1997(nun 1997-11-30) en la urbo Valenzuela, Manila Metropolo) estas filipina geografo, esploristo kaj esperantisto. Ĉe la Universitato de Filipinoj Diliman li atingis sciencan bakalaŭron pri Geografio en 2019, por tio verkis bakalaŭran diplomlaboraĵon "Analizo pri geografiaj kaj sociaj faktoroj kiuj influas sur la lernadon de Esperanto en Azio kaj la disvolviĝon de lokaj Esperanto-movadoj en Azio".[1]

Li denaske parolas la tagalogan kaj la anglan, krome ankaŭ regas Esperanton, meznivele la hispanan, la japanan, la centran bikolan kaj la korean. Li aktivas en sociaj movadoj, kiuj antaŭenigas homajn kaj civilajn rajtojn. Li esperantistiĝis en 2013, estis fondinto kaj ĝenerala sekretario (2013-2016), prezidanto (2016-nun, reelektita en oktobro 2020) de Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) kaj fondinto kaj prezidanto (2018-2019) de la Esperanto-Societo de la Universitato de Filipinoj (UP Esperanto-Societo). Ekde 2020 Garrido estas estrarano de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) pri Landa kaj faka agado. Antaŭe li estis komitatano B de TEJO (2014-2016) kaj komitatano A de TEJO por FEJ (2017-2020).

Garrido estis skolto dum 15 jaroj, studento pri ĵurnalismo kaj estas maldekstra aktivulo, estis membro de universitata organizo Alay Sining, kiu antaŭenigas progresemajn kulturon kaj arton. En Esperantujo li ankaŭ estas membro de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).

Li partoprenis en la virtuala 76-a Internacia Junulara Kongreso inter la 10a kaj 18a de julio 2020 kaj la 102-a Universala Kongreso de Esperanto okazigita en Seulo, Sud-Koreio dum julio 2017.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]