Filipina prareligio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Filipina prareligio estis esence politeisma kaj animisma.

Pli Malfruaj Monoteismoj[redakti | redakti fonton]

Ekde la 9-a ĝis la 15a jarcentoj, per Arabaj komercistoj kaj misiistoj, la religio Islama disvastiĝis en la insularo Filipina. La plej forta influo estis en Mindanao, la plej suda regiono. Kiam venis la Hispanoj Katolikaj en la 16a jarcento, la Islama influo en la plej norda regiono, Luzono, estis embria; nur familioj elitaj konvertiĝis al la Islamo, religio monoteisma.

Pli Fruaj Politeismoj[redakti | redakti fonton]

Estas spiritaj pejzaĝoj en Filipinoj.

Plejparte da la indiĝenoj en la Tagaloga regiono de Luzono ankoraŭ adoris la pli malnovan religion politeisman. En ilia religio, la plej forta dio estis AbbaBathala, la kreanto de ĉio; tiu ĉi dio vivis en la tre malproksima loko de spaco eterna, kiu nomiĝis Kaluwalhatian.

Dioj[redakti | redakti fonton]

Ĝis nun, oni aŭdas de la Tagalogoj, "Bahala na", kiu signifas, ke se io ajn okazas, la dio regas. Bathala estis la protektanto kaj nutranto de homoj. Ekzistis aliaj dioj: Indianale, la dio de la laboro kaj la bonaj agoj; Dimangan, la dio de la bona rikolto; Amanikabli, la dio de la maro; Mayaari, la protektanto de la Luno; Hana, la dio de la mateno; Tala, la dio de la steloj; Ikapati, la dio de la lando kaj la agrikulturo; Mapulon, la dio de la sezonoj; Apolaki, la protektanto de la Suno; kaj Diam Masalanta, la dio de la amantoj. La Tagalogoj kredis en la vivo post la morto. La animoj de la bonaj iris al Maca, la paco eterna. La animoj de la malbonaj iris al Kasanaan, la malpaco eterna, kiun la dio, Sitan, gardis. Sitan havis helpantojn diajn: Mangangaway, la dio de la malsanoj; Manisilat, la dio de rompitaj hejmoj; Mankukulam, la dio de la fajro; kaj Huklaban, la forta diino metamorfa.

Aliaj Triboj[redakti | redakti fonton]

Aliaj triboj aŭ nacioj Filipinaj havis siajn proprajn diojn.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Jocano, F. Landa. Philippine Prehistory. Sta. Ana, Manilo, Filipinoj: Community Publishers, Inc., 1975.