Eggerberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Finnu)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Eggerberg (stacidomo).
Eggerberg
Blazono de Eggerberg
Blazono de Eggerberg
Blazono de Eggerberg
Eggerberg
Eggerberg
Eggerberg
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Brigo
Koordinatoj  46° 18′ 25″ N 7° 52′ 41″ O / 46.30694 °N, 7.87806 °O / 46.30694; 7.87806 (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ 25″ N 7° 52′ 41″ O / 46.30694 °N, 7.87806 °O / 46.30694; 7.87806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 343
Areo 5,99 km²
Alteco 846 m super marnivelo
Poŝtkodo 3939
Komunumkodo 6004
Mapo de Eggerberg
Mapo de Eggerberg
Situa mapo de Eggerberg
vdr

Eggerberg estas komunumo en la distrikto Brigo en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 343 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Eggerberg situas en Supra Valzeo ĉe la suda deklivo de la Bernaj Alpoj sur la norda flanko de la valo de Rodano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Eggerberg kaj Eggen, krome al ĝi apartenas la setlejo Finnu, Mühlackern kaj Wirmschland, kaj diversaj alpopaŝtejoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,99 km², de kiuj 45,9% estas kovritaj de arbaro, 25,7% servas por agrikulturo kaj 6,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Eggerberg limas en nordo al eksklavo de Baltschieder, en oriento al Naters, en sudo al Lalden, en sudokcidento al Baltschieder, kaj en nordokcidento al Ausserberg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Eggerberg situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Veturebla vojo kondukas de Brigo al Eggerberg kaj ĝiaj vilaĝoj. Pere de la trajnlinio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Spiez al Brigo la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De Eggerberg poŝtaŭtolinio kondukas al Eggen.

Monda naturheredaĵo[redakti | redakti fonton]

Granda parto de la komunuma teritorio apartenas al la regiono Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno (germane: Jungrau-Aletsch-Bietschhorn), kiu estis la 13-a de decembro 2001 akceptita kiel unua alpa areo kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Eggerberg datiĝas el la jaro 1307 kiel Eccun. Dum mezepoko la jurisdikcio dumtempe apartenis al la familio d'Ornavasso de Rarono. En la jaro 1312 Eggerberg estis la unuan fojon menciita kiel komunumo kaj apartenis al Gumper Rischinen de la Dekono Brigo. En la jaro 1658 estis kontruita la komunuma domo en Eggerberg. En la jaro 1854 la vilaĝo Finnu estis atribuita al la komunumo Eggerberg.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]



Monda heredaĵo de UNESKO