Fláje
Fláje | |
germane Fleyh | |
malaperinta vilaĝo | |
Fundamenoj de domo el la malaperinta vilaĝo
| |
Oficiala nomo: Fláje | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Most |
Administra municipo | Český Jiřetín |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Montaro | Ercmontaro |
Konata loko | Akva rezervujo Fláje |
Domoj | 6 |
Rojo | Flájský potok |
Situo | Fláje |
- alteco | 745 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 41′ 33″ N 13° 34′ 55″ O / 50.69250 °N, 13.58194 °O (mapo) |
Katastro | 19,67 km² (1 967 ha) Fláje |
Loĝantaro | 15 (2021) |
Denseco | 0,76 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1346 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 436 01 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Fláje | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Fláje (germane Fleyh) estas nomo de parte pereinta municipo en Ĉeĥio, en Ercmontaro, en distrikto Most en Regiono Ústí nad Labem. Hodiaŭ temas pri loka parto de municipo Český Jiřetín. Vivas ĉi tie 15 loĝantoj (2021). La vilaĝo troviĝis en supermara alteco 745 metroj apud rojo Flájský potok, proksimume 5,5 km sudoriente de Český Jiřetín. La municipo estis detruita kaj inundigita en la jaroj 1956–1960 dum konstruado de akva rezervujo Fláje. Restaĵoj de fundamentoj de kelkaj konstruaĵoj estas videblaj en ties nordorienta bordo. Hodiaŭ la resto de la konstruareo situas norde de valbaraĵa digo.
Fláje estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 19,67 km².
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1346, kiam Fláje estas indikita en listo de paroĥoj de diocezo en Meißen. En la jaro 1398 aĉetis meisena markgrafo Wilhelm burgon Rýzmburk komune kun urbo Duchcov kaj kun ĉiu apartenaĵaro kaj Fláje estis konsisto de tiu ĉi senjorujo. Tiuj ĉi bienoj apartenis al Meißen ĝis la jaro 1459, kiam Jiří z Poděbrad akiris ilin reen. Poste iliaj posedantoj alternis ĝis la jaro 1523, kiam la senjorujon akiris Děpolt el Lobkovic. En la posedaĵo de tiu ĉi familio Fláje restis ĝis duono de la 17-a jarcento. En la jaro 1642 vidvino post grafo František Josef Lobkovic Polyxena naskita el Talmberk denove edziniĝis al grafo Maximilian el Valdštejn. Kiam en la jaro 1651 Polyxena mortis, Fláje fariĝis posedaĵo de Valdštejnidoj kaj poste ĝi estis enmembrigita en senjorujon Duchcov-Horní Litvínov. En ties ligo ĝi restis ĝis la jaro 1848. Ekde la jaro 1850 Fláje estis en distrikto Teplice kaj en la jaro 1896 ĝi estis alligita al nove establita distrikto Duchcov.
En la 2-a duono de la 16-a jarcento en Fláje, same kiel en la ĉirkaŭaĵo, disvastiĝis el saksa protestantismo. En la jaro 1653 la loĝantoj eĉ konstruis protestantisman preĝkonstruaĵon.
Rilate al montaraj arbaroj plimulto de loĝantoj vivtenis sin per minado kaj prilaborado de ligno. En la jaroj 1624–1629 estis de rojo Flájský potok ĝis Saksio konstruita akvokanalo por flosigi lignon ĝis Saksio. Ĝi servis ĝis la 7-an de majo 1874, kiam la ligno estis flosigita lastfoje. En la jaro 1898 estis konstruita distrikta ŝoseo kuniganta Dlouhá Louka, Nová Ves, Mackov, Fláje kaj Český Jiřetín. Jam en periodo de la 1-a respubliko Fláje fariĝis ŝatata somera, sed precipe vintra turisma loko. En Fláje kaj apartenantaj domaroj loĝis plejparte germana loĝantaro. Ununuraj ĉeĥoj ĉi tie estis ŝtataj okupitoj – doganistoj kaj arbaristestro el ŝtataj arbaroj. Post la dua mondmilito la germanoj estis ellandigitaj.
En la jaro 1956 municipo Fláje estis aligvidita el tiama distrikto Duchcov en distrikton Litvínov. Tiutempe jam prepariĝis likvido de la municipo pro konstruado de valbaraĵo. En la jaro 1959 estis finita elloĝigo kaj ekde la jaro 1960 Fláje fariĝis domaro de Český Jiřetín. En la 1950-aj jaroj estis en la municipo establita Meza faka metilernejo arbarista.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 548 |
1880 | 599 |
1890 | 554 |
1900 | 490 |
1910 | 508 |
1921 | 419 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 487 |
1950 | 192 |
1961 | 36 |
1970 | 39 |
1980 | 26 |
1991 | 20 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 20 |
2011 | 11 |
2021 | 15 |
Naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]
- Anna Hogenová, filozofino, fenomenistino
Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]
Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]
-
Monumento al la pereinta municipo
-
Restaĵoj post la municipo
sur bordoj de valbaraĵo -
Fundamentoj de transŝovita preĝejo
-
Modelo de preĝejo en Fláje
|