Simboloj de Guadalajara (Hispanio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flago de Guadalajara (Hispanio))
Escudo de Guadalajara

La blazono de Guadalajara (Hispanio) posedas la jenan heraldikan priskribon:

Sur blua kampo (lazuro) kie brilas steloj kaj lunkvarono el arĝento, antaŭ teraso el sinoplo (verda) estas urbo el oro, kun kreneloj, ŝtonliniita de sablo (nigra) kun truoj el gorĝo (ruĝa) kaj kronita de flageto el gorĝo montranta lunkvaronon el arĝento; antaŭ la urbo rajdas kavaliro arĝenta, akompanata de soldatoj kaj svinganta standardon.

Sur la blazono estas ora krono remburita je gorĝo.

La blazono aludas al la konkero de Guadalajara, kiu tiam estis nomita en araba Ŭad-al-Haĝara, la nokton de la 24a de junio 1085, fare de kristana armeo estrita de Álvar Fáñez, parenco kaj leŭtenanto de la truparo de Cido.

Flago[redakti | redakti fonton]

Flago de Guadalajara.

La flago de la urbo Guadalajara, Hispanio, estas, kun ĝia blazono, la simbolo uzata de la municipo de Guadalajara kiel reprezentilo de la municipo. La flago estas de koloro purpura, nome koloro ege disvastigita inter aliaj municipaj flagoj de Kastilio, montrante la municipan blazonon en la centro. Tiu montras kavaliron antaŭ urba murego.