Flughaveno Gran Canaria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flughaveno Gran Canaria

emblemo

internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: LPA ICAO: GCLP
Resuma informo
Lando Hispanio
Regiono Gran Canaria
Tipo Civila kaj armea flughaveno
Mastrumanto AENA
Apuda urbo Telde (6 km)
Alteco 24 m
Geografia situo 27° 55′ 49″ N, 15° 23′ 12″ U (mapo)27.930277777778-15.386666666667Koordinatoj: 27° 55′ 49″ N, 15° 23′ 12″ U (mapo)
Flughaveno Gran Canaria (Kanariaj insuloj)
Flughaveno Gran Canaria (Kanariaj insuloj)
DEC
Flughaveno Gran Canaria
Flughaveno Gran Canaria
Situo de Flughaveno Gran Canaria
Map
Flughaveno Gran Canaria
Kurej-angulo 3/21
Kurej-longo 3.100 m
vdr
La pasaĝerejo

La flughaveno Gran Canaria, hispane aeropuerto de Gran Canaria, estas internacia flughaveno sur la hispana insulo Gran Canaria. Ĝi situas oriente sur la insulo, en areoj de la municipoj Telde kaj Ingenio, proksime de la marbordo, kaj estas ligita per la aŭtovojo GC-1 al la ĉefurbo Las Palmas 18 km norde kaj la turismaj centroj sude.

Ĝi servas al la inter-insula trafiko de la Kanarioj kaj precipe al turismo. En 2009 ĝi traktis 9.155.665 pasaĝerojn per 101.557 aviadilmanovroj (alvenoj/foriroj). Ĉirkaŭ sesono de la trafiko estas inter-insula.

La flughaveno estas uzata ankaŭ por armeaj aviadiloj (Base Aérea de Gando); unu el la du kurejoj servas precipe por ili. Pro la malgranda distanco inter la du kurejoj eblas nur alterna uzo.

Incidentoj[redakti | redakti fonton]

La 18-an de julio 1936 de la flughaveno ekiris aviadilo, kiu portis Franciscon Franco al kontinenta Hispanio. Per tio komenciĝis la Hispana Enlanda Milito.

La 27-an de marto 1977 en la flughaveno eksplodis bombo metita de lokaj aŭtonomiemuloj. Pro tio oni fermis la flughavenon kaj transdirektis ĉiujn alvenantajn aviadilojn al la flughaveno Los Rodeos sur la najbara insulo Tenerifo. La granda trafiko tie estis unu el la kaŭzoj de kolizio inter nederlanda kaj usona aviadiloj.