Folicikatro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Folicikatro de Ordinara hipokastano kiu montras 7 folicikatrojn.

Folicikatro estas la marko lasita de folio post ĝi falas el la branĉeto. Ĝi fakte indikas la lokon kie la petiolo estis ligita al la tigo. Folicikatro troviĝas kie planto branĉiĝas.

Folicikatroj formiĝas nature, ofte fine de la kreskosezono ĉe falfoliaj plantoj kiam tavolo de ĉeloj laŭnome la abscisia tavolo formiĝas inter la petiolo kaj la tigo. La abscisia tavolo funkcias kiel punkto de malankriĝo (disigejo) kaj la folio elrompas lasante pure formitan vundon kiu estas rapide kuracita pere de protekta ŝelo. Ankaŭ stipuloj povas lasi siajn proprajn cikatrojn se ili estas en la koncerna loko.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Winter twigs". Oregon state university. [1] Arkivigite je 2017-09-10 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 14an de junio 2018.