Saltu al enhavo

Foliripa celerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
foliripa celerio
verda tipo de la foliripa celerio
verda tipo de la foliripa celerio
Biologia klasado
Regno: plantoj
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Apiacoj Apiaceae
Genro: Apio Apium
Specio: Apium graveolens
Apium graveolens var. dulce
(Mill.) Pers.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
sekco de folitigo, la punktetaj estas la vaskulaj faskoj

Foliripa celeriopalcelerio, la kompleta latina nomo estas: Apium graveolens var. dulce. Ĝi estas celerio de kio la folitigoj estas manĝataj. NPIV nomas la legomon folicelerio kaj ripocelerio. Tiu celerio estas konsumebla krude. Ĝi povas esti parto de miksita salato kaj esti en saŭcojsupoj. La folioj de la ripcelerio ne estas manĝeblaj nekuiritaj.

Tipoj kaj kultivaroj

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas tipoj de la palcelerio kun

  • verdaj folitigoj
  • flave verdaj folitigoj, la tiel nomataj blankaj aŭ mempaligaj tipoj.

La verda tipo havas iom pli fortan guston. En Mezeŭropo la „blanka tipo“ estas pli ofta.

De la mempaligaj tipoj ekzistas ja kulturvarioj rasoj ’Goudgele’ kaj ‚Golden Plume“. De tiu lasta la folitigoj estas iomete pli mallongaj kaj gikaj. De la verdaj tipoj ekzistas la raso ‚Giant Pascal’.

Kultivado

[redakti | redakti fonton]

Palcelerio estas dissemata ekde januaro ĝis marto sub varmigita vitro. Ĝi bezonas hejtadon. Alikaze la planto ekflorus tuj. La plantidoj estas elplantataj de la duona julio ĝis fino de septembro. En la dua duono de aprilo ankoraŭ eblas dissemi sub nehejtata vitro kaj elplantata en junio kaj rikolto ekde september ĝis fino de oktobro. La plantdistanco estas inter la vicoj 30 X 40 cm kaj 30 cm ein la vico.

Enhavosubstancoj

[redakti | redakti fonton]

100 g de freŝa foliripa celerio enhavas:

energienhavo 58 kJ
karbonhidratoj 2 g
proteino 1 g
graso 0,2 g
vitamino C 25 mg
karoteno 0,9 mg
vitamino B1 0,08 mg
vitamino B2 0,15 mg
kalcio 80 mg
fero 0,1 mg

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Gerd u. Marlene Haerkötter: Rund um Petersilie & Sellerie. Eichborn Verlag, Frankfurt am Main 1987, ISBN 3-8218-1308-3.
  • Ewald Ernst: Kohlgemüse und Sellerie im Garten. Deutscher Landwirtschaftsverlag VEB, Berlin 1967, 1a eldono
  • Georg Vogel: Handbuch des speziellen Gemüsebaues. Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart 1996. ISBN 3-8001-5285-1, p. 975–990.