Fondaĵo Joseph Ratzinger-Benedikto la 16-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fondaĵo Joseph Ratzinger-Benedikto la 16-a
vdr

Fondaĵo Joseph Ratzinger-Benedikto la 16-a estis kreita en Vatikano la 1-an de marto 2010 kun la celo antaŭenpuŝi la sciojn kaj studon pri la teologio ankaŭ pere de asigno de premio.

La rimedoj por la premio estas konstituataj per monsumoj jare preneblaj el la enspezoj de la aŭtorrajtoj sur la tekstoj de la verkoj de profesoro Jozeph Ratzinger kaj per donacoj publikaj kaj privataj.

La fondaĵo estas administrata kaj formita de la helpa sekretario de la Papa Konsilio por la Sociaj Komunikoj, la vicdirektoro de la Instituto por Verkoj de Religio (aŭ vatikana banko), la ĝenerala direktoro de la eldona vatikana Librejo.

La fondaĵo havas ankaŭ “sciencan komitaton” nun (junio de 2011) prezidatan de kardinalo Kamilo Ruini kaj honorata de altaj respondeculoj de gravaj administraj kaj kulturaj vatikanaj oficoj.

La unuaj premioj estis asignitaj en junio 2011 al tri teologoj. [1][rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]