Instituto por Verkoj de Religio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Instituto por Verkoj de Religio
Istituto per le Opere di Religione
emblemo
financa institucio
Komenco 27-a de junio 1942 vd
Geografia situo 41° 54′ 14″ N, 12° 27′ 24″ O (mapo)41.90388888888912.456666666667Koordinatoj: 41° 54′ 14″ N, 12° 27′ 24″ O (mapo)
Lando(j) Vatikano vd
Sidejo Vatikano
Instituto por Verkoj de Religio (Vatikano)
Instituto por Verkoj de Religio (Vatikano)
DEC
Instituto por Verkoj de Religio
Instituto por Verkoj de Religio
Map
Instituto por Verkoj de Religio
Fondinto(j) Pio la 12-a vd
Ĉefestro(j) Jean-Baptiste de Franssu • Paul Marcinkus • Angelo Caloia vd
Posedata de Apostola Seĝo vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo privata firmao
vdr
La Instituto por Religiaj Verkoj (Istituto per le Opere di Religione)

La Instituto por Verkoj de Religio (IVR, itale Istituto per le Opere di Religione, latine Institutum pro Operibus Religionis, akronime IOR, populare konata kiel la Vatikana Banko) estas privata financa institucio kiu ofte estas referita kiel la centra banko de Vatikano kaj la Romkatolika Eklezio [1][2]. Tamen ĝi ne estas privata banko, ĉar estas neniuj posedantoj aŭ akciuloj [3]. Nek ĝi estas departemento de la Roma kurio [4], nek estas centra banko .

Ĝi estas bazita en la Turo Nicholas la 5-a, kiu situas en proksimeco al la Apostola Palaco. La ĉefoficisto de la banko raportas al estraro de direktoroj konsistigita tute de kardinaloj, kies prezidanto estas la Papo (aŭ la valormanaĝero de Vatikano (la Kamerlingo), kiam ekzistas neniu aktuala Papo) [5][6][7].

La banko estis fondita de Pio la 12- la 27-an de junio 1942 surbaze de la Komisiono por Bonfaraj Agoj (itale Commission ad pias causas) establita de Leono la 13-a en 1887. La aktivoj de la banko estas apartigitaj de la Administracio por la Aktivaĵoj de la kurio (itale Amministrazione del Patrimonio della Sede Apostolica) kaj estas administritaj aparte. Efektive, la banko ne estas la centra banko de Vatikano kaj oficiale ĝi ne estas celita por la amasiĝo de kapitalo kaj profitoj, nek pruntedonas monon aŭ faras rektajn investojn, sed por la financado de bonfarado kaj bonvolema agadoj. Ĝi ja havas la devon konservi la kapitaligon de la ento kaj la monon de ĝiaj klientoj, do la kapitalo ricevita estas investita en ŝtataj obligacioj, obligacioj kaj en la interbanka merkato.

La deklarita celo de la institucio estas "konservi kaj administri moveblajn kaj nemoveblaĵojn transdonitajn, deponitajn aŭ dediĉitajn al Vatikano fare de individuoj aŭ laŭleĝaj entoj kaj destinita por religiaj aŭ bonfaraj agadoj" [8][9].

La IVR administras fondusojn valorantajn 7 miliardojn da eŭroj kaj havas preskaŭ 19 000 klientoj, el kiuj ĉirkaŭ 5 200 estas katolikaj institucioj, kiuj posedas pli ol 85 % de la administritaj fondusoj; kaj 13 700 estas homoj, inkluzive de religiuloj, dungitoj de Vatikanurbo kaj aliaj rajtigitaj personoj, kiel diplomatiaj senditoj al la Sankta Seĝo.

En la pasinteco, la instituto ankaŭ estis konsiderita "eksterlanda ŝirmejo en la mezo de Eŭropo" pro la manko de travidebleco en siaj bilancoj kaj multaj anonimaj numeritaj kontoj kiuj estis ligitaj al monlavado por la mafio kaj impostfraŭdo.

En April 2014, la mandato kaj misio de la IVR estis konfirmitaj fare de papo Francisko por la estonteco. Li konsentis pri propono pri la estonteco de la financa institucio, kiu "reafirmas la gravecon de la misio de IVR por la bonfarto de la Eklezio", diris la Vatikana deklaro [10][11].

Skandaloj[redakti | redakti fonton]

Dum la periodo de la Holokaŭsto[redakti | redakti fonton]

En la 1980-aj jaroj, kelkaj enketaj libroj publikigitaj kiel ekzemple "The Unholy Covenant (La Malsankta Interligo)" [12] kaj "The Vatican's Holocaust" [13] severe kritikis la bankon kiel oficiale sankigita rimedo por lavi ŝtelitan monon, plejparte de judoj (la "nazia oro") kaj la financado de la nazia protektorato, la sendependa ŝtato Kroatio (Ustaŝa ŝtato). La Usona Departemento de Ŝtato malfermis enketon pri la afero, kaj la Vatikano vigle neis la akuzojn, sed rifuzis malfermi la koncernajn dosierojn [14].

La 15-an de novembro 1999, grupproceso estis ekis en la federacia tribunalo en San Francisco fare de holokaŭstotransvivanto nomita Alperin kontraŭ la Vatikana Banko (Alperin v. Vatican Bank), post pluraj demandosesioj la tribunalo rifuzis aŭdi la kazon kaj determinis en 2009 ke la Vatikana Banko ne povus esti jurpersekutita ĉar ke li ĝuas imunecon de jurisdikcio [15] .

Monlavado kaj rilatoj kun la mafio[redakti | redakti fonton]

En 1968, Michele Sindona, bankisto kiu estis proksima al la Gambino- krimfamilio, estis nomumita altranga konsilisto al la bankdirektoro. En 1972, Sindona investis en usona banko, rikoltis enormajn profitojn kaj akiris reputacion, sed du jarojn poste la akcioj de la banko, kiun li aĉetis, kraŝis je 98%, forprenante 40 milionojn USD. Sindona uzis la Vatikanan Bankon por lavi mafian monon akumulitan en la kunteksto de la heroinkomerco [16].

La Vatikana Banko estis la ĉefa akciulo de la Banko Ambrosiano (Banco Ambrosiano), kiu estis la financa brako de la "ŝtato ene de ŝtato" administrita de la mafio en la 1970-aj jaroj, kaj kiu kolapsis en 1982, lasante ŝuldon de 3,5 miliardoj da dolaroj. La estro de la Vatikana Banko, Paul Marcinkus, estis akuzita je la kolapso de la banko, sed ne povintus esti juĝita en Italio pro diplomata imuneco kiun li ĝuis kiel civitano de la Vatikano. Laŭ la aranĝo farita, la Vatikana Banko rekonis "moralan respondecon" por la kolapso de Ambrosiano Bank, kvankam ne laŭleĝa respondeco, kaj konsentis kompensi siajn kreditorojn per 241 milionoj da dolaroj. Marcinkus estis ekzilita al Arizono [17][18][19][20].

Enketoj de la Centra Banko de Italio kaj la Financa Polico estis malfermitaj kontraŭ la banko kaj ĝiaj manaĝeroj por monlavado en 2009 ‏ (180 milionoj da eŭroj) kaj 2010 (‏ 23milionoj). La 30-an de decembro 2010, papo Benedikto la 16-a anoncis la kreadon de Vatikana Financial Intelligence Agency. La 24-an de majo, la bankdirektoro Gotti Tedeschi (kiu estis moknomita "la bankisto de Dio" en amaskomunikilaro) estis maldungita pro misadministrado. Tedeschi asertis ke li estis maldungita ĝuste ĉar li elmontris korupton [21][22].

Post esti trafita de la bankroto de Banco Ambrosiano kaj pluraj skandaloj, ĝi nuntempe faras travideblecon, por kiu jaraj raportoj pri ĝia financa situacio estas publikigitaj kaj en novembro 2013 la auditoria firmao Ernst & Young fari eksterajn reviziojn por ekskludi neregulaĵojn [23][24].

En tiu kadro, la 1-an de oktobro 2013, la Instituto publikigis sian jarraporton por la unua fojo en sia historio. Ĝi detaligas netan profiton de 86,6 milionoj da eŭroj en 2012; kvanto kiu permesis al la IVR fari kontribuon de 54,7 milionoj da eŭroj al la buĝeto de la Sankta Seĝo [25][26][27].

Rolo en popola kulturo[redakti | redakti fonton]

La filmo "Godfather III" (1990) igas la Instituton por Verkoj de Religio centra elemento ene de sia konspira intrigo. Fama konspira teorio, kiu estas citita en la filmo, asertas ke papo Johano Paŭlo la 1-a estis murdita en 1978 baldaŭ post lia elekto laŭ peto de la mafio, ĉar li ordonis al kardinalo Jean-Marie Villot esplori la neregulaĵojn en la banko.

En la hispana filmo Que baje Dios y lo vea, la ribelema Patro Savinto faras sendistingan uzon de la Vatikana Banko por eliri el ekstremaj situacioj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Acta Apostolicae Sedis (2003-12-31).
  2. Acta Apostolicae Sedis (2007-12-31).
  3. Pope Francis (2019-08-08) Chirograph of the Holy Father for the new Statutes of the Institute for the Works of Religion.
  4. The Roman Curia – Index. vatican.va.
  5. New Economic Framework for the Holy See. Vatican Information Service (9 July 2014). Alirita 13 July 2014.
  6. "Ior, nella Commissione dei cardinali esce Parolin ed entra Petrocchi", Avvenire. (itale)
  7. IOR > Governance. ior.va. Arkivita el la originalo je 3 August 2013.
  8. Chirografo per il nuovo Statuto dell'Istituto per le Opere di Religione. vatican.va.
  9. Annuario Pontificio 2012, p. 1908
  10. Interview With Vatican Financial Oversight Director Ren Brlhart. Spiegel Online (18 March 2013).
  11. Communique: Holy Father approves recommendations on the future of the Ior. vatican.va.
  12. Mark Aarons and John Loftus: Unholy Trinity: How the Vatican's Nazi Networks Betrayed Western Intelligence to the Soviets. New York: St.Martin's Press, 1992. 372 pages. (ISBN 0-312-07111-6)
  13. Manhattan, Avro (1986). The Vatican's Holocaust. Ozark Books
  14. Paris, Edmond. Genocide in Satellite Croatia 1941–1945. The American Institute for Balkan Affairs, 1990.
  15. retejo
  16. Saxon, Wolfgang, "MICHELE SINDONA, JAILED ITALIAN FINANCIER, DIES OF CYANIDE POISONING AT 65; At the Center of Scandals", The New York Times, 23 March 1986. (en-US)
  17. Spotts, Frederic and Wieser, Theodor. Italy: A Difficult Democracy, Cambridge University Press, 1986 (ISBN 9780521315111)
  18. (24 September 1979) Sidona's World. New York Magazine.
  19. Lombardi, Mark; Hobbs, Robert Carleton and Richards, Judith. Global Networks, Independent Curators, 2003 (ISBN 0-916365-67-0), pp. 61–65
  20. (January 1975) The Banker.
  21. IOR: GOTTI TEDESCHI UNDER INVESTIGATION, 23 MLN EURO SEIZED (21 September 2010). Arkivita el la originalo je 29 June 2011. Alirita 21 September 2010.
  22. "Vatican Bank 'investigated over money-laundering'", BBC News Online, 21 September 2010.
  23. Donadio, Rachel, "Money-Laundering Inquiry Touches Vatican Bank", The New York Times, 21 September 2010.
  24. Ior: Gotti Tedeschi verso archiviazione. ansa.it.
  25. IOR: IOR Annual Report 2012 Arkivigite je 2013-10-08 per la retarkivo Wayback Machine
  26. Vatican bank publishes first ever annual report. BBC News (1 October 2013).
  27. . Secretive Vatican bank takes step to transparency. AP (1 October 2013). Arkivita el la originalo je 2013-10-10. Alirita 2024-01-13.

Por plia legado[redakti | redakti fonton]

  • John F. Pollard, Money and the Rise of the Modern Papacy: Financing the Vatican, 1850–1950, Cambridge University Press, 2008 (ISBN 0-521-81204-6)
  • David Yallop, The Power and the Glory: Inside the Dark Heart of Pope John Paul II's Vatican, Carroll & Graf, 2007 (ISBN 978-0786719563)
  • Michael Phayer, Pius XII: The Holocaust and the Cold War, 2008, (ISBN 978-0-253-34930-9)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Kritiko