Ernst & Young

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst & Young
professional services network • entrepreno vd
Dum 1989 - nekonata/nuntempe
Jura formo private company limited by guarantee
Fondintoj Arthur Young • Alwin Charles Ernst vd
Ĉefestro(j) Carmine Di Sibio • Mark Weinberger • Jim Turley vd
Sidejo More London
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Estr(ar)o Carmine Di Sibio • Mark Weinberger
Dungitoj 300 000 (stato: 2022)
filiaj kompanioj Fondation d'entreprise EY pour les métiers manuels • EY-Parthenon • Ḳosṭ, Forer et Gabai vd
TTT Oficiala retejo
vdr

EY (plennome Ernst & Young Global Limited, konata kiel Ernst & Young ĝis la 1an de julio 2013 [1][2]) estas internacia firmao kun servoj en la kampoj de konsultado, revizorado, impostado kaj akcizokonsultado kaj komercjuro kaj financaj-negocaj transakcioj [3]. Ĝi estas unu el la kvar plej grandaj kontadaj korporacioj en la mondo (la aliaj tri, kiuj kune kun Ernst & Young konsistigas la Grandajn Kvar, estas Deloitte, KPMG kaj PwC).

"Ernst & Young" estas tutmonda organizo, kiu en 2019, havis 260,000 dungitojn kaj funkciis en pli ol 150 landoj. Ĝiaj ĉefaj oficejoj situas en Londono, Anglio [4][5]. En 2010, la korporacio estis vicigita de la revuo Forbes kiel la naŭa plej granda privata firmao en Usono [6][7].

Ĉiujare, EY organizas la plej grandan kreskan programon de la mondo, EY Entrepreneur Of The Year (EOY), por reliefigi kaj honori tiujn, kiuj kreas laborlokojn, daŭran valoron kaj kreskon en la socio. EOY estis komencita en Usono en 1986, kaj nuntempe oklazas en pli ol 50 landoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Emblemo Ernst & Young, de 1990 ĝis 2012

Arthur Young naskiĝis en Glasgovo, Skotlando. Li studis juron sed estis interesita pri bankado kaj investoj. En 1890 li enmigris al Usono por komenci karieron en librotenado. En 1906 li fondis la firmaon Arthur Young & Co. kun sia frato Stanley [8].

Alvin C. Ernest estis naskita en Klevlando, Usono. Post mezlernejo li laboris kiel librotenisto. En 1903 li kaj lia frato Theodore fondis Ernst & Ernst, malgrandan kontada firmao. Ernst elpensis la ideon, ke kontadaj informoj povus esti uzataj por formuli komercajn decidojn kaj influi klientadministradon. Li funkciis kiel modelo por siaj homoj en disponigado de pli profunda kaj ampleksa servo al siaj klientoj. Young ankaŭ poziciigis sin kiel komerca konsultisto kaj ne nur kiel librotenisto [9].

Ambaŭ komprenis la gravecon de la rolo de siaj dungitoj. En 1920, la filozofio de Ernst & Ernst estis "sukceso dependas tute de la karaktero, kapablo kaj diligento de la viroj kaj virinoj kiuj konsistigas la organizon." Young subtenis la kuraĝigon kaj disvolviĝon de fakuloj. En la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento li fondis lernejon por laboristoj kaj en la 30-aj jaroj lia oficejo estis la unua, kiu varbis laboristojn el universitataj kampusoj.

Ambaŭ firmaoj rapidis por eniri la mondan merkaton. En 1924 ili kunlaboris kun gvidaj britaj oficoj: Young kun Broads Paterson & Co. kaj Ernst kun Whinney Smith & Whinney. La aliancoj kiujn ili formis estis la unuaj el multaj aliancoj por la du firmaoj, kiuj malfermis branĉojn ĉie en la mondo por servi internaciajn klientojn.

Ernst kaj Young neniam renkontis sed mortis tagojn dise en 1948. Iliaj filozofioj tamen vivis plu, kaj en 1989 la oficejoj kiujn ili fondis iĝis komuna firmao nomita Ernst & Young. La nova organizo rapide lernis utiligi tutmondiĝon, novajn komercajn teknologiojn kaj la gravecon de komerca novigado.

La nomo de la firmao venas de la tutmonda fuzio inter Ernst Winnie kaj Arthur Young kiu okazis en 1989. La devizo de la firmao, aktuale en 2013, estas "Building a better working world" (angle por Konstruado de pli bone laboranta mondo) [10].

Ernst & Young investis peze en konstruado de ĝia konsilanta brako dum la 1980-aj jaroj kaj 1990-aj jaroj. La Usona Sekureco kaj Interŝanĝa Komisiono (SEC) kaj membroj de la investkomunumo komencis esprimi zorgojn pri ebla konflikto de interesoj inter la revizia laboro kaj la konsulta laboro inter la kvin plej grandaj firmaoj en Usono. En majo 2000, Ernst & Young efektivigis formalan kaj kompletan apartigon de siaj konsultservoj vendante ilin al franca IT-servofirmao, Capgemini, por kvanto de 11 miliardoj da dolaroj, kiu estis plejparte pagita en akcioj. Ĝi estis la unua inter la menciitaj firmaoj, kiuj faris tian apartigon. La vendo poste kaŭzis la kreadon de nova firmao nomita Capgemini Ernst & Young, kiu poste estis renomita Capgemini [11].

En 2002, Ernst & Young kunfandiĝis kun la plimulto de la firmao Arthur Andersen tutmonde (kiu disiĝis post la Enron- afero), sed la fuzio ne inkluzivis la oficojn en Britio, ĈinioNederlando.

Post la kolapso de Lehman Brothers, Ernst & Young estis akuzita je kunkulpeco en kontada fraŭdo: interkonsento por la mallongperspektiva vendo (reaĉetinterkonsento) de aktivaĵoj estas prezentita kiel "vendo", la mono estas uzata por repagi ŝuldojn tiel ke la raportita ŝuldpozicio estas malgranda kaj falsa reprezentado de financa forto estas kreita ĝis la firmao reaĉetas la aktivaĵojn. Ernst & Young asertis ke ĝi agis laŭ ĝenerale akceptitaj kontadaj principoj, sed akuzo estis procesigita kontraŭ ĝi fare de la novjorka Ĝenerala Prokuroro en 2010 kiu deklaris ke la firmao estis implikita en "masiva kontada fraŭdo" [12].

Organizo[redakti | redakti fonton]

Ĉiu membrolando de Ernst & Young apartenas al unu el la sekvaj kvar geografiaj regionoj:

Ĉiu geografia regiono havas identan komercan strukturon kaj ununuran administran teamon gviditan de la regiona administra partnero, kiu estas parto de la tutmonda estraro de direktoroj.

Servoj[redakti | redakti fonton]

La firmao havas kvar ĉefajn servliniojn (en krampoj: la parto de enspezoj por 2010) [13]:

  • Revizio (47%): inkluzivas revizion (kontadon) de financaj deklaroj kaj servojn pri fraŭdo kaj pridisputa esploro.
  • Konsultaj servoj (17%): inkluzivas kvar servajn subliniojn: aktuario, revizio kaj IT-riskadministrado, riskoj kaj agado-plibonigo.
  • Impostservoj (27%): loka impostado, internacia impostado, imposta kontado kaj riskkonsultado, transakcia impostado, homa kapitalo, nerekta impostado.
  • Konsultservoj por transakcioj (9%): inkluzive de devita diligenteco en la kampoj de komerco, financo, nemoveblaĵoj kaj impostado, fuzioj kaj akiroj, taksadoj kaj komercaj modeloj, restrukturado kaj komerca integriĝoservoj.

Atingoj[redakti | redakti fonton]

  • La firmao unue estis vicigita en la ĉiujara listo de preferataj lokoj de revuo Businessweek por lanĉi karieron por 2008.
  • La firmao estis vicigita 44-a en la listo de Fortune revuo de la 100 Plej bonaj Firmaoj por Labori kaj la plej alta inter la kvar plej grandaj firmaoj por 2009.
  • La firmao estis vicigita 36-a en la 2008 listo de ComputerWorld revuo de la 100 plej bonaj lokoj por labori en IT.
  • La firmao ricevis premion por rangado inter la 50 lokoj kie virinoj volas labori por 2007.
  • La firmao estis nomita unu el la 10 Plej bonaj Firmaoj por laborantaj patrinoj laŭ la revuo Working Mothers en 2006.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ernst & Young rebranded as EY – and Mark Weinberger appointed CEO (8 July 2013). Alirita 5 August 2021.
  2. Ernst & Young changes name to EY (3 July 2013). Alirita 5 August 2021.
  3. Professional Services Company Overview of Ernst & Young LLP. Alirita 2019-04-12.
  4. EY at a glance. EY. Alirita 2013-07-03.
  5. EY reports global revenues of US$40b in 2021 and outlines record US$10b investment plan over next three years (9 September 2021). Alirita 15 September 2021.
  6. "America's Largest Private Companies", Forbes, 9 August 2017.
  7. Fortune Magazine 2019 100 Best Companies to Work For. Fortune. Arkivita el la originalo je 2022-04-08. Alirita 2023-09-26.
  8. "Ernst & Young – History" Arkivigite je 2009-07-15 per la retarkivo Wayback Machine.
  9. "Ernst & Young – History" Arkivigite je 2009-07-15 per la retarkivo Wayback Machine.
  10. A timeline of our history. EY. Arkivita el la originalo je 27 September 2016. Alirita 2016-09-24. Arkivigite je 2016-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
  11. "Capgemini to Acquire Ernst & Young Consulting Business".
  12. Norris, Floyd. "Ernst to Pay the S.E.C. $8.5 Million", The New York Times, 18 December 2009.
  13. EY reports record global revenues in 2016 – up by 9%. Arkivita el la originalo je 2019-03-29. Alirita 9 October 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]