Fototipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La fototipo de homo estas klasifiko uzata en dermatologio, kiu estas determinita laŭ la kvalito kaj kvanto de melanino ĉeestanta en la haŭto en bazaj kondiĉoj. Ĝi indikas la reagojn de la haŭto al ekspono al transviola radiado kaj la tipon de sunbrunigo kiu oni povas akiri.

La ses fototipoj
Geografia distribuo de suna radiado

Koni onian propran fototipon estas la fundamenta deirpunkto por konservi la sanon de la haŭto kaj por konduti ĝuste dum ekspono al suna ultraviola radiado.

La lumo videbla por la homa okulo, per kompleksa meĥanismo, blokas la produktadon de melatonino (kiu do estas produktita en la mallumo kaj siavice estas drogo kontraŭ sendormeco). La produktado de melatonino konsumas serotoninon, kiu estas ĝia antaŭulo.

Transviola lumo ankaŭ stimulas la produktadon de hormonoj, de Vitamino D en la haŭto kaj de melanino, kiu estas sintezita el la sama aminoacido (tirozino) de dopamino (alia substanco implikita en reguligado de humoro kaj de anksieco). Tial sunlumo altigas serotoninon kaj testosteronon (per Vitamino D), kaj due agas je melanino kaj dopamino.

La ses fototipoj[redakti | redakti fonton]

Dermatologio distingas 6 specojn de fototipoj (klasifiko Fitzpatrick)[1][2][3], laŭ la karakterizaĵoj de la individuo kaj la reago al ekspono al ultraviolaj radioj . La haŭto de ĉiu homo, laŭ la fototipo, enhavas certan kvanton da melanino, la substanco respondeca por sunbrunigo: fototipo VI estas tiu, kiu enhavas plej multe, dum fototipo I estas tiu, kiu enhavas la plej malmulte; la kvanto de melanino ĉeestanta en homoj kun fototipo I estas nula (albinismo) aŭ ekstreme malalta, kaj pro tial eĉ minimuma ekspono al sunlumo povas esti danĝera por la haŭto kaj sano.

Fototipo I Fototipo Il Fototipo III Fototipo IV Fototipo V Fototipo VI
Haŭtkoloro Lakteca/ruĝeta Tre klara Meze klara Iomete malhela/oliva Malhela/mulato Tre malhela/nigra
Koloro de okuloj Helbluo/grizo Bluo/verdo Malhela verdo Bruno Brunoj Malhela bruno
Harkoloro Helruĝaj aŭ blondaj Normalaj blonduloj Malhelaj blondaj/brunaj Kaŝtanoj Nigraj Nigraj
Lentugoj Tre multaj Multaj Iom Tre malmultaj Neniom Neniom
Sunfrapo Ĉiam Tre ofte Ofte Kelkfoje En maloftaj kazoj Neniam
Tipo de sunbrunigo Neekzistanta Milda kaj malfacila Orkolora kaj laŭgrada Sufiĉe intensa kaj rapida Tre intensa kaj tuja Tre intensa kaj tuja
SPF por fruaj esponoj[4][5] 50+ (tre alta) 50 (alta) 30 (alta) 20/15 (meza) 10 (baso) 6 (baso)
SPF por jam sunbrunigita haŭto 50+/50 (tre alta aŭ alta) 30 (alta) 20/15 (meza) 10 (baso) 6 (baso) Neniu (6 en kazo de longedaŭra ekspono aŭ sub alta UV-indico )

Pri infanoj[redakti | redakti fonton]

La haŭto de infanoj, senrigrade al fototipo, estas pli sentiva al la suno, kaj protektendas per sunprotektilo kun alta protekta faktoro.

Kontrastaj trajtoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la indikojn de la antaŭa tabelo, ĉiuj homoj kun certa haŭttipo devus havi la saman okulkoloron kaj harkoloron, sed fakte tio ne ĉiam okazas. Ĉiukaze, oni devas memori ke la plej determinanta faktoro de la fototipo estas certe la haŭtkoloro. Ekzemple, albinoj aŭ tiuj suferantaj de ampleksa akirita leŭkodermo (ekzemple, ampleksa kaj ĝeneraligita universala vitiligo ) fakte havas fototipon I kiel haŭtkoloron sed ofte havas malsamajn karakterizaĵojn de la "natura" fototipo I (ekzemple blanka hararo en albinoj, aŭ okuloj). kaj malhela hararo kombinita sen melanino, sen lentugoj, ktp.).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thomas Fitzpatrick, doctor and teacher (angle) (19-a de aŭgusto 2003).
  2. Fitzpatrick, Thomas B. (1-a de junio 1988). “Soleil et peau”, Journal de Médecine Esthétique (fr), p. 33–34. 
  3. Arpansa (Australian Radiation Protection and Nuclear Safety Agency). Fitzpatrick skin phototype (angle).
  4. Grado de protección solar que necesita cada piel (hispane). Arkivita el la originalo je 4-a de decembro 2018.
  5. Riaan F. Rifkin , Laure Dayet, Alain Queffelec, Beverley Summers, Marlize Lategan, Francesco d’Errico (9-a de septembro 2015). Evaluating the Photoprotective Effects of Ochre on Human Skin by In Vivo SPF Assessment: Implications for Human Evolution, Adaptation and Dispersal (angle).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]