Francesc Xavier Bultó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Bultó kaj la patrinonomo estas Marquès


Francesc Xavier Bultó

Kataluna industriisto
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1912 (1912-05-17)
en Barcelono
Morto 3-an de aŭgusto 1998 (1998-08-03) (86-jara)
en Barcelono
Tombo Montjuïc Cemetery
Lingvoj kataluna lingvohispana lingvo
Ŝtataneco Hispanio
Profesio
Profesio inĝeniero • entreprenisto • entreprenisto
Information icon.svg
vdr

Francesc Xavier Bultó i Marquès (naskiĝis la 17-an de majo 1912(nun 1912-05-17) en Barcelono[1], mortis la 3-an de aŭgusto 1998 en Barcelono[2]) populare konata kiel Paco Bultó, estis kataluna industriisto, fondinto de Montesa Honda (kune kun Peter Permanyer) kaj Bultaco[3].

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en familio de la kataluna burĝaro ĉefe dediĉita al tekstiloj. Li estas konata kiel motorcikla inĝeniero kaj dezajnisto[4].

En la unua kompanio, Permanyer estis negocisto kaj direktoro, kaj Bultó havis sperton pri motorcikloj. Ili produktis malpezajn motorcikloj kun 2-taktaj motoroj, kiuj superis pli pezajn anglajn motorciklojn kun 4-taktaj motoroj. En 1958 la hispana registaro postulis kelkajn fortranĉojn el la industrio, kaj Permanyer volis forlasi la motorciklan sportan branĉon. Bultó elpensis sian faman moton "La merkato sekvas la ŝaktabulan flagon" kaj forlasis la kompanion. Kune kun kelkaj el la antaŭaj dungitoj li komencis sian propran entreprenon nomitan Bultaco. La unua modelo, Bultaco Tralla 101, surmerkatiĝis en 1959. La motorcikloj estis fabrikitaj en la farmo de la familio Bultó, kaj liaj infanoj estis la unuaj, kiuj provis ĉiujn prototipojn[5].

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Herreros 1998: «1945: Cataluña» p. 94-98
  2. Necrológicas. Don Francisco X. Bultó Marqués (hispane) (PDF). Hemeroteca. La Vanguardia (5 aŭgusto 1998). Alirita 10 decembro 2010.
  3. FREIXA, Elena. (13 marto 2011) Catalunya, bressol d'èxits de dues rodes, ‑a eldono, núm. 104 (katalune), Barcelona: Edició de Premsa Periòdica ARA, SL, p. 30–31.
  4. PI, Pere. (Julio 2012) “45. El senyor Bultó”, No tinc 200 anys. Les vivències de Pere Pi (katalune). Barcelona: Autoedition (Service Point), p. 79–80. ISBN 9788461590353.
  5. Motocicletas que perviven en el recuerdo (hispane). El Periodico del Motor. Alirita 2014-03-21.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Francesc Xavier Bultó en la angla Vikipedio.