Francesca Campana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francesca Campana
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1601 (1601-01-01)
Morto 1-an de julio 1665 (1665-07-01) (64-jaraĝa)
Lingvoj itala
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto
vdr

Francesca CAMPANA (ĉ. 1615 - 1665) estis Itala komponistino, kaj kantistino naskita en Romo, kie ŝi vivis ĉiam, tiel ke apud ŝia nomo ofte aperas la klarigoRomana.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 56 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Per ŝia propra familio kaj pro geedzeco oni scias, ke ŝi frekventis la plej altajn muzikajn kaj kulturajn rondojn de Romo. Evidente, ŝi profitis de edukado donita al tre malmultaj virinoj de ŝia tempo. Tia ŝanco kaj ŝia talento kombiniĝis por kulturi "genian kantistinon, klavarludanton kaj komponistinon", kiel la poeto Fulvio Testi difinis ŝin.

Ŝi estis konsiderata unu el la plej bonaj kantistinoj en Romo, 'kvankam la plej sentemaj detektas iom raŭkecon en ŝia voĉo '. En Romo ŝi estis ankaŭ tre konata kiel elstara ludisto kaj komponistino por ‘spineta’,  tiel nomita speco de ‘klaviceneto’. Ĝi karakteriziĝis per la oblikva disponigo de la kordaro rilate al klavaro. Tio faras la instrumenton iom pli malgranda ol la normalan klavicenon, pli taŭga por hejma uzo.  

En 1629 ŝi publikigis libron de dek du arioj por unu, du kaj tri voĉoj. (‘Arie a una, due e tre voci’). Ŝi prezentis tiun libron al nobelo de Mantuo Don Luigi Gonzaga kun ĉi tiu dediĉo; "Mi dediĉas tiun libron al Via Ekscelenco ĉar, se mi estas akuzita esti tro aŭdaca pro eldoni ĝin, mi devas almenaŭ esti laŭdata kiel prudenta pro la dediĉo, ĉar kun la patroneco de tia Princo, mi akiras unikan meriton por miaj komponaĵoj.

La libro enhavis ariojn verkitajn en strofa formo, kun uzo de multaj esprimplenaj kromatismoj kaj aliaj dramaj trajtoj, plene esprimante la signifon de la teksto. La stilo de Francesca iom inklinas al disonanco. Kelkaj aŭtoroj emfazas, ke kun majstreco de formo ŝi donas grandan diversecon al la kolekto, ĉar ŝajnas ke ŝi gvidas debaton inter la valoroj de la prima prattica, kaj la seconda prattica, inter vertikala kaj horizontala muziko, kaj la malnova debato inter la supereco de teksto kaj muziko.

Ankaŭ en 1629, du el ŝiaj verkoj, la kanzoneto ‘Pargoletta vezzosetta’, por solvoĉo, kaj ‘Donna, se'l mio servir’, kontinua madrigalo por du voĉoj, estis eldonitaj de Robletti, grava presisto en Romo, indikante la popularecon de ŝiaj komponaĵoj. Campana daŭre kantis post ĉi tio, sed nenion oni scias pri postaj publikaĵoj. Verŝajne Francesca Campana edziniĝis kun la orgenisto Giovan Carlo Rossi, frato de la komponisto Luigi Rossi, post 1633, ĉar tiu fakto ne estis menciita de Testi en sia letero.

La 3-an de decembro 1633 la poeto Fulvio Testi en letero al Francesco D’este Duko de Modeno, laŭdis Francescan kiel majstrinon pri ŝia arto. Tia letero malkaŝas interesan vidpunkton pri la pozicio de virinoj en la muzika vivo de tiu epoko:

"Se Lia Moŝto emas havi virinojn kantantajn, mi proponus paron da bonegaj, la plej bonajn absolute en Romo. Cecca Campana estas la unua. Ŝi estas majstro pri arto, ĉar ŝi mem komponas, kantas kiel anĝelo, diece ludas la klavicenon; ŝi havas ion propran; ŝi volas esti je la servo de iu princo, ŝi petas nenion kaj ŝi estus tie por servi; ŝi estas firmanima virino

La publikigitaj arioj de Francesca Campana estas esplorindaj pro sia muzika kaj historia signifo; krome ili ĝuas la rimarkindan statuson esti la unua publikigita muzika kolekto dediĉita ekskluzive al virina komponisto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj laboroj inkluzivas:

  • Arie 1, 2, e 3 voci, op. 1, kolekto de arias
  • Donna, se 'l mio servir, madrigal por du voĉoj
  • Pargoletta, vezzosetta de La Risonanti Sfere por sopranulo, lute kaj aldoviolono da gamba[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]