Francesco di Giorgio Martini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Francesco di Giorgio)
Francesco di Giorgio Martini
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1439 (1439-09-23)
en Sieno
Morto 29-an de novembro 1501 (1501-11-29) (62-jaraĝa)
en Sieno
Lingvoj itala
Okupo
Okupo pentristo • arkitektoskulptistoverkisto • medalisto • desegnisto
Verkoj Adoration of the Child
Trattati di architettura ingegneria e arte militare
vdr
Eltiraĵo de notolibro de Francesco di Giorgio Martini, 1470.
Fortikaĵo de San Leo.

Francesco di Giorgo Martini (1439–1501) estis itala arkitekto, pentristo, verkisto, kaj skulptisto. Li apartenis al la Siena Skolo kaj estis laŭ vortoj de Nikolaus Pevsner: "unu el la plej interesaj malfruaj arkitektoj de Quattrocento"[1] kaj viziema arkitektura teoriulo; kiel milita inĝeniero li plenumis arkitekturajn dezajnojn kaj skulptartajn projektojn kaj konstruis preskaŭ sepdek fortikaĵojn por Federico da Montefeltro, Grafo (kaj poste Duko) de Urbino, por kiu li estis laborante en la 1470-aj jaroj, konstruante urbajn muregojn kiel tiu de Iesi kaj fruajn ekzemplojn de stel-formaj fortikaĵoj.

Li naskiĝis en Sieno, kaj ekkarieris kiel metilernanto de pentristo ĉe samnoma Francesco di Giorgio e di Lorenzo, konata kiel Vecchietta.

Li komponis arkitekturan traktaĵon Trattato di architettura, ingegneria e arte militare, nome tria el la Quattrocento, post tiuj de Leone Battista Alberti kaj de Filarete; li laboris por ĝi dum jardekoj kaj finigis ĝin post 1482; ĝi cirkulis en manuskriptoj.[2][3] La projektoj estis bone kompletigitaj projektoj tiame, sed plinovigoj, por ekzemplo en ŝtupara planado, areoj ĉirkaŭ malferma centro, aŭ dividi ĝin simetrie ĉe ĉiu muro, iĝis parto de arkitektura vortotrezoro en la venonta jarcento.[4] La tria libro traktas pri la "ideala" urbo, metita ene de stel-formaj poligonaj geometrioj rememoraj de la stelfortikaĵoj, kies kojn-formaj bastionoj laŭdire[5] estis plinovigo lia.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pevsner, An Outline of European architecture 1963:192.
  2. Center for Palladian Studies in America, Inc., Palladio's Literary Predecessors. [1] Arkivigite je 2018-12-17 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 11an de Januaro 2018. Tiu traktaĵo ne estis printita ĝis 1841, en Torino.
  3. di Giorgio Martini, Francesco (1841). Cesare Saluzzo, ed. Trattato di Architettura Civile e Militare (no figures) Alirita la 11an de Januaro 2018. Tipografia Chirio E Mina, Turin.
  4. Pevsner 1963:281
  5. Siegfried Giedion, Space, Time and Architecture, 4a eld. 1962:43, fig. 6.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bertrand Gille, 1978. Les Ingénieurs de la Renaissance, Thèse Histoire, Paris, 1960. Seuil, in series Points Sciences. ISBN 2-02-004913-9