Francis Cabrel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francis Cabrel
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1953 (1953-11-23) (70-jaraĝa)
en Agen,  Francio
Lingvoj franca
Loĝloko Astaffort
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo kantaŭtorogitaristo • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.franciscabrel.com
vdr
Francis Cabrel

Francis CABREL (naskiĝis la  23-an de novembro 1953(nun 1953-11-23) (70‑jara) en Agen, Francio). Li estas franca kantisto kaj kantaŭtoro. Li estas unu el la plej famaj franclingvaj kantistoj el la tri lastaj jardekoj.

Li donis koncerton en diversaj regionaj lingvoj de Francio kiel esprimo de rezisto kontraŭ la kultura normigo, ĉar li opinias ke la regionaj lingvoj en Francio estas viktimoj de kultura genocido[1].

Cabrel loĝas en Astaffort (apud Agen) estas edziĝinta kun Mariette kaj estas la patro de du filinoj, Manon kaj Aurélie.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Diskreta kantisto, Francis Cabrel protektas sian privatan vivon. Ekde sia naskiĝo, li loĝas en Astaffort, eta vilaĝo de la Departemento Lot-et-Garonne kies komunuma konsilisto li estis de 1989 ĝis 2004.

En Astaffort, li ankaŭ kreis la asocion La voix du sud (La voĉo el la sudo) por helpi kaj disvolvi junajn franclingvajn gekantistojn.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj registritaj en studio[redakti | redakti fonton]

  • 1977: Les Murs de poussière
  • 1979: Les Chemins de traverse
  • 1980: Fragile
  • 1981: Carte postale
  • 1983: Quelqu'un de l'intérieur
  • 1985: Photos de voyages
  • 1989: Sarbacane
  • 1994: Samedi soir sur la Terre
  • 1999: Hors-saison
  • 2004: Les beaux dégâts
  • 2008: Des roses et des orties (Rozoj kaj urtikoj)
  • 2012: Vise le ciel
  • 2015: In extremis
  • 2020: À l'aube revenant

Albumoj registritaj dum spektakloj[redakti | redakti fonton]

  • 1984: Cabrel public
  • 1991: D'une Ombre à l'autre
  • 2000: Double Tour
  • 2005: La Tournée des Bodegas

Kompilaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1987: Cabrel 77-87
  • 2007: L'essentiel 1977-2007

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) Michel Feltin-Palas, Francis Cabrel: "Les langues régionales sont victimes d'un génocide culturel", L'Express, la 4-an de oktobro 2022

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]