Francisco Bernabé Madero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Francisco Bernabé Madero (Bonaero, 1816 - samloke, 1896) estis politikisto, advokato kaj entreprenisto argentina, Vicprezidento de la ŝtato inter 1880 kaj 1886. Li estis fondinto de la urbo Maipú, provinco Bonaero. En 1878 li fondis la urbon Maipú. Lia bieno estis konsiderata modelo de plibonigo de la rasoj kaj de bovoj kaj de ĉeveloj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Jam juna li partoprenis en la ribelo de 1839 kontraŭ la guberniestro Juan Manuel de Rosas. Post la malvenko ekziliĝin en Montevideo kaj aliĝis al la armeo de Juan Lavalle, kaj lukits en la bataloj de Don Cristóbal, Sauce Grande kaj Quebracho Herrado. Alveninte al San Miguel de Tucumán, li estis sendita de Lavalle al Bolivia, por peti helpon al la tiea registaro kontraŭ Rosas. Li ricevis en Bolivia la restojn de la armeo unueciga post la Batalo de Famaillá, kaj la personajn restojn de la propra Lavalle, mortinta en Jujuy.

Poste li translokiĝis al Ĉilio, de tie al Brazilo kaj fine al Montevideo, kie servis al la lukto kontraŭ la sieĝo fare de Oribe.

Post la Batalo de Caseros revenis al Bonaero; post partopreno en la Revolucio de la 11a de septembro de 1852 akompanis la generalon José María Paz al San Nicolás de los Arroyos, ekde kie tiu planis invadi Santa Fe kaj Kordobo.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

Li estis senatano en la provinco en 1872, kaj la guberniestro Mariano Acosta nomumis lin ministro de trezoro kaj poste plenumis ankaŭ aliajn altrangajn postenojn. Apogis la rekunigan politikon de la partioj en 1875 kaj estis unu el la gravaj estroj ene de la Partido Autonomista Nacional en la provinco Bonaero kiel membro de la opozicia flanko, alianca de Dardo Rocha.

Li estis vicprezidento de Argentino dum la unua prezidentotempo de Julio Argentino Roca, inter 1880 kaj 1886. Lia politika rolo estis tre malgrava, kompare kun la brila figuroj de Roca kaj de ties aliancanoj, kiaj la guberniestroj Rocha kaj Miguel Juárez Celman, aŭ la ministroj Bernardo de Irigoyen, Carlos Pellegrini, Benjamín VictoricaEduardo Wilde.

En siaj lastaj jaroj estis membro de la direktoraro de bankoj de la Nación Argentina, Municipal de Buenos Aires kaj Hipotecario Nacional. Li estis tiam ankaŭ prezidento de la Okcidenta Fervojo, kiu estis privatigita.

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

La strato Madero, kiu trairas la bonaeraj kvartaloj Liniers, Versailles kaj Villa Real, portas sian nomon honore al Francisco Madero, diference de la Avenuo Eduardo Madero (kiu portas sian nomon honore al lia nevo, Eduardo Madero) kiu trairas samdirekte Norde-Suden kaj troviĝas en la mala flanko de la urbo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Canido Borges, Jorge Oscar, Buenos Aires, esa desconocida; sus calles, plazas y monumentos, Ed. Corregidor, Bs. As., 2003. ISBN 950-05-1493-1
  • Cutolo, Vicente, Nuevo diccionario biográfico argentino, 7 volúmenes, Ed. Elche, Bs. As., 1968-1985.