Francisco José de Lacerda e Almeida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Francisco de Lacerda)
Francisco José de Lacerda e Almeida
Persona informo
Naskiĝo 22-an de aŭgusto 1753 (1753-08-22)
en San-Paŭlo
Morto 18-an de oktobro 1798 (1798-10-18) (45-jaraĝa)
en Cazembe
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Alma mater Universitato de Koimbro
Okupo
Okupo esploristo • matematikisto • astronomo
vdr

Dro. Francisco José de LACERDA e Almeida (1753-18a de Oktobro 1798) estis kolonia Brazil-devena portugala esploristo de la 18-a jarcento. Li studis matematikon en la Universitato de Koimbro.

Li estis la filo de la portugala kapitano José António de Lacerda kaj de Francisca de Almeida Pais.

"Li pasigis dek jarojn en Brazilo, kie li malkovris novajn speciojn de plantoj kaj animaloj, kaj indianajn tribojn kiuj estis nekonataj de eŭropanoj."[1] Fakte li partoprenis en la entrepreno limigi la landlimojn inter la Hispana Sudameriko kaj Brazilo inter 1780 kaj 1790. Prie li redaktis taglibrojn kiuj estos publikigitaj kelkajn jardekojn poste kiel Diário da viagem do Dr. Francisco José de Lacerda e Almeida pelas capitanias do Pará, Rio Negro, Matto-Grosso, Cuyabá, e S. Paulo, nos annos de 1780 a 1790.

La brazila urbo Pontes e Lacerda en Mato Grosso tiel nomiĝas honore al sciencistoj Silva Pontes kaj Lacerda e Almeida.

En 1798, li estris portugalan ekspedicion al Mozambiko kaj al la regiono Kazembe de Zambio.[1] Post sia morto en tiu misio, la grupo estis estrita de Francisco Pinto.[2] Fakte temis pri klopodo trapasigi Sudan Afrikon el Mozambiko al Angolo, sed tio malsukcesis pro lia morto survoje. La survivantoj de la ekspedicio ne pluigis la vojon kaj revenis al Mozambiko. Se tiu ekspedicio estus estinta sukcesa, la postaj postuloj de Portugalio al koloniisma akso inter Mozambiko kaj Angolo estus povinta havi pli da pravigo. La informo havigita de tiu ekspedicio estis valida ĝis la tria ekspedicio de David Livingstone.

Verko[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]