Franciska Kristina de Palatinato-Sulzbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franciska Kristina de Palatinato-Sulzbach
Imperia abatino
Princabatino Franciska Kristina de Palatinato-Sulzbach
Princabatino Franciska Kristina de Palatinato-Sulzbach
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1696 (1696-05-16)
en Sulzbach, Duklando Palatinato-Sulzbach,  Sankta Romia Imperio
Morto 16-an de julio 1776 (1776-07-16) (80-jaraĝa)
en Essen, Imperia abatinejo Essen,  Sankta Romia Imperio
Tombo Essen vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Vitelsbaĥoj, branĉo Palatinato-Sulzbach
Patro Theodore Eustace, Count Palatine of Sulzbach vd
Patrino Landgravine Maria Eleonore of Hesse-Rotenburg vd
Gefratoj Count Palatine Joseph Charles of Sulzbach • Johano Kristiano de Palatinato-Sulzbach • Anne Christine of Sulzbach • Countess Palatine Ernestine of Sulzbach • Countess Palatine Amalia of Sulzbach vd
Profesio
Okupo monaĥino vd
Princ-abatino de Abatinejo Essen
Dum 1726-1776
Antaŭulo Bernhardina Zofia de Orientfrislando kaj Rietberg
Sekvanto Maria Kunigunda de Saksio
Princ-abatino de Abatinejo Thorn
Dum 1717-1776
Antaŭulo Anna Juliana von Manderscheid-Blankenstein
Sekvanto Maria Kunigunda de Saksio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Franciska Kristina de Palatinato-Sulzbach, germane Franziska Christine von Pfalz-Sulzbach [zulcbaĥ], (naskiĝis la 16-an de majo 1696 en Sulzbach; mortis la 16-an de julio 1776 en Essen) estis princabatino de la senpere imperiaj abatinejoj Essen kaj Thorn (en la nun nederlanda provinco Limburgo). Ŝia regotempo (1726–1776) de preskaŭ kvindek jaroj estis la plej longa de abatino de Essen, tamen karakterizita de kvereloj inter la abatinejo kaj la urbo, kiujn kaŭzis ŝiaj konsilantoj. La Fondaĵo Princino Franciska-Kristina ankoraŭ nuntempe tenas la orfejon, kiun ŝi fondis en Essen-Steele.

Franciska Kristina estis onklino de elekto-princo Karolo Teodoro (Palatinato kaj Bavario).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]