Frank Oz
Frank Oz | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Frank Oz | |||||
Naskonomo | Frank Richard Oznowicz | ||||
Naskiĝo | 25-an de majo 1944 (78-jara) en Hereford | ||||
Lingvoj | angla [#] | ||||
Loĝloko | Novjorko [#] | ||||
Ŝtataneco | Usono [#] | ||||
Alma mater | Laney College • Oakland Technical High School [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro • aktoro • pupteatristo • scenaristo • filmaktoro • televida aktoro • voĉaktoro [#] | ||||
Aktiva dum | 1963– [#] | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Star Wars Episode V: The Empire Strikes Back ❦ Little Shop of Horrors ❦ Star Wars Episode VI: Return of the Jedi ❦ Star Wars Episode I: The Phantom Menace ❦ Star Wars Episode II: Attack of the Clones ❦ Star Wars Episode III: Revenge of the Sith ❦ Star Wars: Episode VIII – The Last Jedi ❦ What About Bob? ❦ The Muppet Show ❦ Sesame Street [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Frank OZ (naskita je la nomo Frank Richard Oznowicz la 25-an de majo 1944) estas usona aktoro, marionetisto, reĝisoro kaj produktisto. Li komencis sian karieron kiel marionetisto, prezentante la figurojn de la dameca porkino Miss Piggy, de la pluŝurso Fozzie Bear kaj aliaj en la spektaklo The Muppets, kaj la figurojn de Cookie Monster, Bert kaj Grover en la porinfana eduka televida programo Sesame Street. Li ankaŭ estas konata pro la rolo de Yoda en la Star Wars-serio, movante la figuron marionete kaj disponigante la voĉon por la karaktero en pluraj filmoj kaj televidaj serioj.
Lia laboro kiel reĝisoro inkluzivas Little Shop of Horsors (1986), Dirty Rotten Scoundrels (1988), What About Bob? (1991), In & Out (1997), Bowfinger (1999), The Score (2001), Death at a Funeral (2007), kaj epizodo de la usona televida serio Leverage (2011).