František Xaver Richter
František Xaver Richter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de decembro 1709 en Holešov |
Morto | 12-an de septembro 1789 (79-jaraĝa) en Strasburgo |
Tombo | Cimetière Saint-Gall de Strasbourg (en) |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Rue des Chandelles |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio |
Okupo | |
Okupo | komponisto bandestro teoriisto muzikinstruisto violonisto dirigento kantisto |
František Xaver Richter (naskiĝis la 1-an de decembro 1709 en Holešov en Moravio – mortis la 12-an de septembro 1789 en Strasburgo) estis ĉeĥa komponisto, violonisto, muzikpedagogo kaj kantisto, elstara reprezentanto de la skolo de Mannheim.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li studis muzikon en Vieno kaj en Italio. Poste li agis kiel kantisto-basisto en Stuttgart en la kortega kapelo; kiel direktoro de la muzika departamento de la Kavalira akademio en Ettal; kiel ensemblestro en Kempten kaj kiel violonisto kaj kantisto en la kortega ensemblo en Mannheim. Tie li estis en la jaro 1768 nomumita kortega kamerkomponisto. En 1769 li foriris al Strasburgo, kiel li akiris postenon de kapelestro en tiea katedralo. Tie li dediĉis sin al preĝeja muziko kaj agis tie ĝis fino de sia vivo.
Kiel pedagogo li edukis plurajn eminentajn muzikistojn, ekzemple Karel Stamic kaj František Xaver Pokorný.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Harmonische Belehrungen, lernolibro pri komponado kaj harmonio (1761 - 1767)
- proksimume 70 simfonioj
- konĉertoj por violonĉelo, klarneto, ĉaskorno, hobojo, fluto
- ses arĉkvartetoj
- oratorio La deposizione dalla croce di Gesú Christo (1748)
- 33 mesoj
- 3 rekviem
- proksimume motetoj
- Te Deum (1744)
- psalmoj "'Super Flumina Babylonis (1768 - 1768)