Franz Scheibenreiter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Franz SCHEIBENREITER)

EdE-S

Franz Scheibenreiter
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1898 (1898-10-31) (125-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Franz SCHEIBENREITER (ŝajbenrajter) estis aŭstria germano, ĉeflerneja fakinstruisto (matematiko, desegno kaj Esperanto). Naskiĝis en la 30-a de novembro 1898 en Hadres. Estis sekretario de instruista fako de ALLE, grupestro de la VI-a grupo de ALLE. Laboris por TAGE kaj TAK. Verkis kun d-ro Casari la unuajn aŭstrajn Esperanto-lerno- kaj legolibrojn por la lernejo (du partoj 1927, 1929). Kunlaboris al „La Socialisto“ kaj „Tutmonda Kolektanto“. Redaktanto de „Verda Revuo1935-1938.

Dum la dua mondmilito li estis kaptito en Tiflis. Li estis liberigita en 1946[1].

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aŭstria Esperanto-Revuo.Vivosigno pri s-ano Franz Scheibenreiter. N. 4-5, p. 76. Nov-dez 1946